Kemisintezo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Kemisintezo aŭ ĥemisintezo estas praa tipo de la aŭtotrofa asimilado. Dum la kemisintezo, la konstruo de la organikaj materialoj okazas ne per lumenergio (fotosintezo), sed per kemia energio, per oksidigo de la ĉirkaŭaj kombinaĵoj. La sintezo okazas same kiel ĉe la fotosintezo el akvo kaj karbona dioksido, same estiĝas adenozina trifosfato (ATP) - kiel konservanto de la liberiĝanta energio - kaj NADPH - konservanta la hidrogenon de la akvo.
La plej gravaj oksideblaj kombinaĵoj estas la amoniako, la nitritoj, la hidrogengaso, la karbona monooksido, metano, fero- kaj mangansaloj, la sulfura hidrogeno, sulfuro, tiolsulfato.
La plej gravaj kemisintezaj organismoj estas la nitrigaj bakterioj, la hidrogenbakterioj, la fer- kaj sulfurbakterioj.
Remove ads
Ekzemploj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads