Kid A

albumo de Radiohead From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Kid A (angle Infano A) estas la kvara albumo de la angla rok-muzika bando Radiohead, eldonita je 2000. Tutmonde komerca sukceso,[1] Kid A estiĝis platena dum la unua semajno de ĝia eldono en la Unuiĝinta Reĝlando.[2] Malgraŭ la manko de oficiala unuopaĵo aŭ video kiel publikigado, Kid A estiĝis la sola eldono de Radiohead komenci kiel n-ro 1 en Usono.[3] Tiu sukceso agnoskiĝis diverse al unika vendada kampanjo, la frua interreta liko de la albumo,[4]anticipo post la antaŭa albumo de la bando, OK Computer je 1997.[5]

Kid A registriĝis en Parizo, Kopenhago, Gloucestershire kaj Oksfordo kun produktisto Nigel GODRICH. La kantverkado kaj registrado de la albumo estis eksperimenta por Radiohead,[6] ĉar la bando anstataŭis la "himnan" stilon de sia albumo je 1997 OK Computer kun pli sono pli simila al elektronika muziko.[7] Influita de "Krautrock,"[8] ĵazo,[9] kaj dudeka-jarcenta klasika muziko,[10] Radiohead inkludis vastan etendon de instrumentoj en Kid A, anstataŭinte sia pli malnova tri-gitara aranĝo kun klavinstrumentoj, la "Ondes Martenot" (france: ondoj de Martenot, tipo de elektronika muzika instrumento), kaj, en iuj komponaĵoj, kornoj.[8] Kid A ankaŭ enhavas pli minimumajn kaj abstraktajn tekstojn ol la antaŭaj verkaĵoj de la bando.[11] Kantisto Thom YORKE diris, ke la albumo ne intenciĝas kiel "arto" sed reflektas la muzikon, kiun ili aŭskultis tiame.[12] Originala artverko de Stanley DONWOOD kaj Yorke kaj serio de kortaj animitaj filmoj nomitaj "blips" ("pulsoj") akompanis la albumon.

Kid A konsideriĝis kiel unu el la pli kontestaj pop-muzikaj albumoj havi komercan sukceson,[13] kaj ĝi polusigis opinion ĉe ambaŭ amantoj kaj recenzistoj.[6] La albumo gajnis Grammy Award por "Best Alternative Album" ("Plej Bona Alternativ-Muzika Albumo") kaj kandidatis por "Album of the Year" ("Albumo de la Jaro"). Ĝi ankaŭ ricevis laŭdon por enkonduki aŭskultantojn al diversaj stiloj de subtera muziko.[6] Kid A vendiĝis pli ol 1,3 milionoj da kopioj je 2003.[14]

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads