Preĝejo Koro de Jesuo (Pécs)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Preĝejo Koro de Jesuo (Pécs)
Remove ads

Kirko Koro de Jesuo (aŭ Kirko Pius) estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en urbo Pécs.

Rapidaj faktoj Kirko Koro de Jesuo, paroĥopreĝejo ...
Remove ads

Historio

Grafo ĉefepiskopo Gyula Zichy En Pécs konstruis tiu ĉi kirkon inter 1927 kaj 1930. La orgeno jam estis preta en 1927.

Konstruaĵo

La konstruaĵo situas preskaŭ sola en korto. En mezo de la fasado malsupre estas la triopa enirejo post larĝa ŝtuparo tra triopa arko. Pli supre estas videbla granda fenestrorozo. En ambaŭ flankoj de la fasado altaj kvadrataj turoj altiĝas, kies pintoj estas piramidoj. Post la fasado la ĉefnavo kun du pli malgrandaj flankonavoj etendiĝas. La absido estas duonronda. En la okcidenta flanko situas la sakristio, en la alia flanko interliga konstruaĵo aliĝas al la lerneja naĝejo. En la flanknavoj troviĝas po 3 kapeletoj (Emeriko de Hungario, Pio la 10-a, Sankta Jozefo, Sankta Maria, Ignaco Lojola, Luigi Gonzaga), ĉe la turoj po unu kapeletoj. Post la enirejo estas videblaj bildo pri Pio la 10-a kaj marmora skulptaĵo pri Gyula Zichy. Ĉe la turo estas kapeleto Lourdes. La ĉefaltara marmora skulptaĵo prezentas Koron de Jesuo.

Kermeso okazas je festo de Sankta Koro.

Remove ads

Fontoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads