Sakristio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Sakristio
Remove ads

Sakristio estas loko ĉe kristana preĝejo (aŭ kirko), kie oni konservas la kultajn objektojn kaj vestojn, kaj kie la pastroj sin vestas por la diservo.

Thumb
Sakristio de la katedralo de Kolonjo.

Laŭ Francisko Azorín sakristio estas Parto de templo, kie oni konservas la objektojn k. vestojn por la diservo.[1] Li indikas etimologion el la latina sacristia, el sacra (sankta).[2]

En monaĥejoj, katedraloj, bazilikoj kaj similaj konstruaĵoj, ofte sakristioj, kiel iom apartaj kaj protektitaj templeroj estas ejoj por konservi valorajn artaĵojn kiel pentraĵoj, skulptaĵoj, juvelartaĵoj ktp.

Sakristiisto estas homo, dungita de la paroĥo, kiu zorgas pri tio, kaj pretigas la preĝejon antaŭ ĉiaj kultoj. Ofte li estas ankaŭ orgenisto. Nuntempe en eŭropaj landoj kristanismo tiom kadukiĝis (eĉ pastroj rapidege malaperas) kaj nur malofte ekzistas plu sakristiistoj, ofte komunumo de bonvolaj virinoj plenumas neformale tiujn taskojn.

Remove ads

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads