Klisteno de Ateno

From Wikipedia, the free encyclopedia

Klisteno de Ateno
Remove ads

Klisteno (570 a.K.-507 a.K.), en greka: Κλεισθένης / Kleisthénês, filo de Megaklo la 2-a kaj apartenanta al la familio de la Alkmeonidoj), estis politikisto el Ateno, kiu estas konsiderata kiel enkondukinto de la regado pere de demokratio en la antikva Ateno. La atena oligarkio estis malamika al Klisteno, kiu serĉis la apogon de la demokratia frakcio, kies estro estis Izagoro, filo de Tisandro. Ambaŭ batalos por atingi la povon. Izagoro malsukcesis en sia kontraŭrevolucia klopodo helpite de la reĝo de Sparto Kleomeno la 1-a, kiu petis — pere de mesaĝisto — sed ne akiris ordonon de ekzilo por Klisteno pro la akuzo al la Alkmeonidoj.

Rapidaj faktoj Κλεισθένης(570 a. K. - 507 a. K.), Persona informo ...

Klisteno estis arkonto dum la tiranio de Hipias, kaj poste malakceptis reestabli la iaman reĝimon, sed el sia publika posteno de leĝofaranto, kaj kun aprobo de la atena popolo, li kreis la bazojn de nova ŝtato baze sur la izonomio aŭ egaleco de la civitanoj antaŭ la leĝaro.[1] Krome li kreis la institucio de la ostracismo por eviti plej eble ĉian klopodon por reveni al la tiranio.

Por helpi siajn intencojn li faris (el proksimume la jaro 508 a.K.) fundamentan rekonstruon de la atena politika sistemo, kio kondukis lin inter la ĉefaj leĝofarantoj de la Antikveco, kronologie post la atenano Solono.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Notoj

Bibliografio

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads