Kolegio Dartmouth

universitato en Hanovro, Nov-Hampŝiro, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia

Kolegio Dartmouth
Remove ads

Kolegio Dartmouth (angle Dartmouth College) estas privata esploruniversitato en Hanovro, Nov-Hampŝiro, kaj unu el la naŭ koloniaj kolegioj (angle Colonial colleges) establitaj en Usono antaŭ la Milito de Sendependeco [1].

Rapidaj faktoj moto, Informoj ...
Remove ads

Historio

La kolegio estis fondita en 1769 fare de Eleazar Wheelock. Nuntempe, aldone al bakalaŭraj studoj, Dartmouth havas gimnaziojn en komercadministracio, medicino kaj inĝenieristiko, same kiel 18 bakalaŭrajn programojn en la sciencoj kaj artoj. Fakte, Dartmouth estas universitato en si mem kaj ne kolegio (la titolo "kolegio" estas uzata en Usono por priskribi bakalaŭrajn lernejojn, aŭ lernejojn kiuj estas parto de universitato). La titolo Kolegio (angle College) estis retenita en la nomo de la universitato por esprimi la centrecon de la bakalaŭra lernejo de la universitato, same kiel la gravecon atribuitan al la decido (1819) de la Usona Supera Tribunalo en Dartmouth College v. Woodward en la jura kazo de la universitato. En tiu tempo, la parlamento de Nov-Hampŝiro kaj la guberniestro de Nov-Hampŝiro provis iĝi Dartmouth publika universitato (kaj eĉ establis institucion nomitan "Dartmouth University" kiu laŭsupoze anstataŭigis la kolegion). Ili ŝanĝis la konstitucion de la universitato, pliigis la nombron da estraranoj kaj aldonis eksterulojn de inter siaj membroj en la senato de Nov-Hampŝiro. La kolegia administracio kontraŭstaris kaj Daniel Webster, diplomiĝinto de la universitato kiu estis je la komenco de sia jura kaj politika kariero, brile reprezentis la kolegion, kaj la tribunalo juĝis en lia favoro kaj nuligis la provon de transpreno.

En 1972, dum la prezidanteco de la hungara matematikisto János Kemény, la kolegio ekakceptas studentinojn por regulaj studoj (ĝis tiam nur viroj estis akceptitaj) [2].

Remove ads

Organizo [3]

  • Geisel lernejo de Medicino (1797)
  • Thayer lernejo de Inĝenieristiko (1867)
  • Tucker lernejo de Komercadministracio (1900)
  • Guarini lernejo por diplomiĝintoj kaj Altnivelaj Studoj (2016)

Notindaj diplomiĝintoj

Por plia legado

  • Behrens, Richard K., "From the Connecticut Valley to the West Coast: The Role of Dartmouth College in the Building of the Nation," Historical New Hampshire, 63 (Spring 2009), 45–68.
  • Chase, Frederick. (1913) A History of Dartmouth College and the Town of Hanover, New Hampshire, Volume 2, 1‑a eldono, Concord, N.H.: J. Wilson, The Rumford Press. OCLC 11267716.
(Read and download public domain copy via Google BooksArkivigite je 2020-12-03 per la retarkivo Wayback Machine.)
  • Drake, Chuck. (2004) Dartmouth Outing Guide. Dartmouth Outing Club.

* Graham, Robert B.. (1990) The Dartmouth Story: A Narrative History of the College Buildings, People, and Legends. Dartmouth Bookstore. * Glabe, Scott L.. (2005) Dartmouth College: Off the Record. College Prowler. ISBN 978-1-59658-038-1. * Hughes, Molly K.. (2000) Forever Green: The Dartmouth College Campus—An arboretum of Northern Trees. Enfield Books. ISBN 978-1-893598-01-0. * Richardson, Leon B.. (1932) History of Dartmouth College. Dartmouth College Publications. OCLC 12157587.

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads