Kolmakula tinamo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kolmakula tinamo
Remove ads

La Kolmakula tinamo (Rhynchotus maculicollis) estas birdospecio troviĝanta en herbajaj montobordoj de Andoj de Bolivio kaj Argentino.[2]

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Remove ads

Taksonomio

Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[3]

Iam, ĝi estis konsiderata subspecio de la Ruĝflugila tinamo, sed ĝi havas diferencan kanton, kaj ties kapo kaj kolo estas striecaj kaj punktecaj je nigro. La SACC disigis tiun kiel monotipa specio[2] kaj la IUCN sekvis ĝin en 2006.[4]

Remove ads

Aspekto

La Kolmakula tinamo estas helbruneca tinamo kiu havas nigrecan striecon kaj punktecon en kapo (krono) kaj kolo (vertikale) kaj de tie la komuna nomo kaj la latina scienca nomo. Estas ankaŭ nigreca muŝtaĉo al orelareo el la bekobazo. La ventro estas blankeca, sed la flankoj montras striecon same kiel la dorso.

Kutimaro

Kiel ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Kolmakula tinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[3]

Teritorio kaj habitato

La Kolmakula tinamo loĝas en Andoj el nordokcidenta Argentino kaj Bolivio el 1,000 al 3,000 m. Ĝi preferas duonaridajn arbustarojn kaj cerealkampojn.[5]

Konservado

La IUCN klasigas tiun tinamon kiel Malplej Zorgiga,[5] kun loĝa teritorio de 114,000 km².[6]

Notoj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads