Komputada Leksikono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Komputada Leksikono (pli fruaj eldonoj: Komputika Leksikono) de Sergio Pokrovskij estas Esperanto-fakvortaro pri komputado. Ĝi enhavas indeksojn Esperantan kaj anglalingvan, Esperantajn klarigojn de la terminoj kaj tradukojn en la anglan kaj rusan, kaj iomete en aliajn lingvojn (precipe la germanan kaj francan). Ĝis nun publikiĝis 18 eldonoj en la interreto, el kiu nur la deka publikiĝis ankaŭ papere (en 1995; nun ne plu havebla).
La pli novaj eldonoj havas la titolon "Komputada leksikono", kio reflektas la evoluon de la vidpunkto de la aŭtoro pri preferinda nomo de la fako Komputado.
Pro tiu ĉi verko la aŭtoro ricevis la OSIEK-premion de la Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj en 2008.
Remove ads
Enhavo
La vortaro enhavas 2649 terminojn. Precipe atentitaj estas la bazaj nocioj de teoria komputoscienco, diskreta matematiko, programado, personaj komputiloj, surtabla tipografio. Laŭeble la programada temaro estas prezentita en Paskalo (esperantigita Pascal), kaj la verko entenas priskribon de ĉiuj nocioj de tiu programlingvo.
Eltiraĵo
Vidu ankaŭ
Bibliografio
- 1995: novaj terminaroj, Komputora ... En: Terminoteko 5-a jaro 1995, n-ro 1 (11), p. 21-23 (Recenzeto pri Pokrovskij, Sergio. Komputika Leksikono. Jekaterinburg 1995: ′... ampleksa, bone dokumentita kaj grafike alloga terminaro, kiu tamen ne ĉiam facile gvidas ordinaran uzanton de komputoroj pro elekto de terminoj, fakeco, lingvaĵo kaj fona lingvo-koncepto.′ Multaj kritikindaj aspektoj en la ′leksikono′).
- Alexander Shlafer: Komputiko “laŭ Pokrovskij”. LOdE, 1996: №2 (27).
Remove ads
Eksteraj ligiloj
- retejo de Jurij Finkel)
- spegulo en la retejo purl.org
- plia spegulo en la retejo bertilow.com
- La tuta leksikono en unu pakaĵo 1 (el Retarkivo 2006) aŭ 2
En bibliotekoj pri la papera eldono:
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads