Jekaterinburgo

urbo en Urala Distrikto, Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia

Jekaterinburgo
Remove ads

Jekaterinburgo (ruse Екатеринбург), kiu dum sovetia tempo estis nomita Sverdlovsk (ruse Свердловск), estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Sverdlovska provinco, la kvara plej granda urbo de Rusio (ĉ. 1,3 milionoj da loĝantoj) fondita en 18-a de novembro 1723 de Vasilij Tatiŝĉev.

Thumb
Rapidaj faktoj [[Dosiero:|300px]] Fotomontaĵo, Administrado ...

La urbo situas sur la orienta deklivo de Meza Uralo sur bordoj de Isetj (Исеть), kiu enfluas riveron Tobol (Тобол). Jekaterinburgo estas ĉe la Transsiberia fervojo.

Inter 1924 kaj 1991 la urbo nomiĝis Sverdlovsk (ruse Свердловск), kaj nomo de la provinco restis de tiu tempo. Ĝia origina kaj nuna nomo deriviĝas de Jekaterina la 1-a, edzino de Petro la 1-a. Ĝia intertempa nomo devenas de la bolŝeviko kaj unua fakta ŝtatestro de Sovetio Jakov Miĥajloviĉ Sverdlov, kiu verŝajne ordonis la ekzekutadon de caro Nikolao la 2-a en Jekaterinburgo en 1918.

En jaro 1959 la urbo havis 779 mil loĝantojn, en 2002 — 1,29 milionojn.

En Jekaterinburgo studis kaj laboris Boris Jelcin.

Remove ads

Vidindaĵoj

Thumb
Limo inter Eŭropo kaj Azio
  • Pinta obelisko elmontras la limon inter Eŭropo kaj Azio, apud Jekaterinburgo.
  • Placo 1905

Servoj

Thumb
Metroo de Jekaterinburgo

Metroo

Thumb
Strato apud centro de Jekaterinburgo (2005)
Thumb
Nova konstruado en Jekaterinburgo (2005)
Thumb
Akvobaraĵo en rivero Isetj en Jekaterinburgo (2005)

De 1991 Jekaterinburg havas metroon; la ĝis nun ununura linio ligas la staciojn "Aleo de la Kosmonaŭtoj" kaj "botanika ĝardeno". Du pliaj linioj estas konstruataj aŭ planataj.

Partneraj urboj

Inter la partnerurboj estas:

Esperanto

En la urbo Vasilij Ĵeleznjakov (Василий Железняков) propagandis Esperanton komence de la 20-a jarcento.

Eldonejo Sezonoj dum kelka tempo rezidis en la urbo.

En 2005 okazis tie la 24-a Rusia Esperanto-Kongreso kaj EoLA 17.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads