Konstruaĵo Louise-Weiss
sidejo de la Parlamento de Eŭropa Unio en Strasburgo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Konstruaĵo Louise-Weiss, ankaŭ nomata Konstruaĵo de Eŭropa Parlamento n ° 4 (KEP 4), estas la sidejo de la Parlamento de Eŭropa Unio situanta en Strasburgo, Francio.
Remove ads
Historio
La konstruaĵo estis konstruita antaŭvide al la pligrandigo de Eŭropa Unio en 1995 kaj 2004 por gastigi ĝis 1000 deputitojn; antaŭe la Parlamento kunuzis la instalaĵojn de la Konsilio de Eŭropo kaj la duonciklon de la Eŭropa Palaco, inaŭguritan en 1977.
vidaĵo ekde la rivero Ill
vidaĵo ekde la rivero Ill, pli panorame
La konstrulaboroj komenciĝis en novembro 1993 kaj daŭriĝis 6 jarojn; la konstruaĵo Louise-Weiss estis inaŭgurita la 14-an de decembro 1999 de la prezidanto de la franca respubliko Jacques Chirac kaj la prezidanto de la Eŭropa Parlamento Nicole Fontaine, ĝi portas la nomon de Louise Weiss, ĵurnalisto kaj franca politikisto, kiu kreis la samnoman fondaĵon celitan etendi sian agadon favore al eŭropa unueco kaj la sciencoj pri paco. Piedira ponto estis konstruita super la Ill por ligi la Parlamenton al la Eŭropa Palaco[1].
Remove ads
Strukturo
La konstruaĵo konsistas el 220,000 m2 da oficejoj disigitaj sur 20 niveloj (17 superteraj kaj tri en la kelo)[2] kaj la tereno reprezentas 4,5 hektarojn. La duonciklo havas 750 sidlokojn por deputitoj kompletigitaj per 785 sidlokoj por publiko. La totala kosto de la konstruaĵo kalkuliĝis al 337 milionoj da eŭroj.
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads