Korĥirurgio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Korĥirurgio estas fako de ĥirurgio kiu okupiĝas pri la koro.
Ĝi naskiĝis en la 1950-aj jaroj post la esploroj de Alfred Blalock kaj Helen Taussig pri la ebleco kuracadi la "bluan malsanon" per operacio je la arterioj kiuj liveras sangon al la koro. La operacio mem akiris la nomon "operacio de Blalock".
En la sekvaj jardekoj, novaj teĥnologiaj rimedoj kaj novaj malkovroj pri la funkciado de la koro ebligis tre rapidan evoluon de tiu ĉi branĉo de medicino.
Nuntempe, korĥirurgio ofte okupiĝas pri anstataŭigado de misfunkciantaj ĉirkaŭkoraj valvoj per aparatoj homfaritaj, kaj ankaŭ eblas kortransplantoj.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads