Valvo
apartigilo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La termino valvo (meĥanismo tralasanta fluon en unu direkto, samtempe barante ĝin en alia direkto) povas referenci al diversaj konceptoj laŭ la fako:
- En anatomio valvo estas samfunkcia organo en la koro (korvalvo) aŭ en aliaj organoj, vidu: valvo (anatomio).
- En botaniko estas
- En elektro valvo estas aparato, ebliganta la trafluon de kurento en ununura direkto. Vidu: rektifilo[1]
- En hidraŭliko, valvo estas mekanismo, kiu agas kiel regelemento servanta por regadi fluon aŭ premon de likvo aŭ gaso.
- En muziko, vidu: valvo (blovinstrumento). Valvo estas ilo je latun-blovinstrumentoj por ŝanĝi la longecon de la svinganta aerkolono kaj per tio la tonalton
- En tubaj sistemoj de la tekniko, vidu valvo (tubsistemo). Valvo estas ĉia movebla peco, destinita enlasi likvon, gason aŭ vaporon en tubon, ujon k.s. kaj malhelpi ĝian ellasiĝon, aŭ inverse.[1]
- En zoologio, valvo nomiĝas ĉiu el la du partoj (unuope) de konko de lamenbrankuloj aŭ duvalvuloj.
- Ĉe aertuboj de bicikloj, motorcikloj, aŭtomobiloj aŭ aliaj pneŭhavaj veturiloj, vidu: valvo (aertubo), retroferma valvo, biciklovalvo
Laŭ Francisko Azorín valvo estas Mekanika peco, kiu daŭre, laŭvole aŭ intermite haltas ian komunikon.[2] Li indikas etimologion el la latina valvula, el valva (pordo).[3]
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads