Kradvorto

vorto aŭ nespacigita frazo prefiksita kun la numera signo, uzata por kategoriigi temon From Wikipedia, the free encyclopedia

Kradvorto
Remove ads

Kradvorto[1] (angle hashtag) estas vorto, akronimo aŭ senspaca vorto prefiksita per krado ("#"). Tio utilas por sociaj retoj.

Thumb
Solidareca kradvorto aŭ etikedo #JeSuisCharlie (en franca ‘Mi estas Charlie’). Ĝi rilatas al la Atako en la redaktejo de Charlie Hebdo.
Thumb
Kradvorto en Berlino por atentigi biciklantojn uzi la biciklon por redukti la kurbon de la kronviruso KOVIM-19

Ekzemploj:

  • #Esperanto
  • #EsperantoLives (Amaskomunikila kampanjo, kiun lanĉis la konata Esperanto-Jutubisto Evildea 15-an de decembro 2015)
  • #MiAmasEsperanton
  • #IJK (Internacia Junulara Kongreso)
  • #UK (Universala Kongreso)
  • #VNVU (Vi Nur Vivas Unufoje)
  • #FAĜNO (Foton Aŭ Ĝi Ne Okazis)

Kradvorto estas uzataj por indeksado de kontribuaĵoj en sociaj retoj kaj por interligi kontribuaĵojn pri similaj temoj.

La signo krado ("#") informadike unuafoje uziĝis en 1978 kadre de la programlingvo C, kaj pli amplekse uziĝis en 1988 kadre de la tujmesaĝa protokolo interreta relajsa babilo (IRC). Ĝenerale konata la fenomeno estas plej laste ekde 2007, kiam la mikrobloga servo Twitter amplekse ekuzis kradvortojn.

Remove ads

En Esperanto

En la ĉiujara premidonanta filmfestivalo de mallongaj filmo en Esperanto, la Usona Bona Film-Festivalo, ĉiuj filmoj estas libere (senpage) spekteblaj en Jutubo sub la kardvorto #UsonaBona.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads