Kraichtal

komunumo de Baden-Virtembergo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Kraichtal
Remove ads

Kraichtal estas komunumo kaj urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Karlsruhe de la federacia lando Baden-Virtembergo. La 31-an de decembro 2005 la komunumo havis 14900 loĝantojn.

Rapidaj faktoj urba komunumo de Germanio, Ĝemelurboj Menzingen ZG vd ...
Remove ads

Geografio

La urbo Kraichtal situas en okcidenta Kraichgau en monteta kamparo inter Nigra Arbaro, Odenwald, Malaltebenaĵo de Supra Rejno kaj la rivero Neckar (apud Heilbronn). La urbon trafluas la rivero Kraich, kiu fontas en Sternenfels en la distrikto Enz.

Najbaraj komunumoj

Limas al la urbo Kraichtal la sekvantaj komunumoj, nomitaj en horloĝa senco komencante en oriento: Eppingen, Zaisenhausen, Oberderdingen, Bretten, Bruchsal, Ubstadt-Weiher kaj Östringen.

Subdivido de la urbo

Kraichtal konsistas el naŭ urbopartoj, nome: Bahnbrücken, Gochsheim, Landshausen, Menzingen, Münzesheim, Neuenbürg, Oberacker, Oberöwisheim kaj Unteröwisheim.

Remove ads

Historio

La urbo Kraichtal estiĝis la 1-an de septembro 1971 per la unuigo de la urboj Gochsheim kaj Unteröwisheim kaj la komunumoj Bahnbrücken, Landshausen, Menzingen, Münzesheim, Neuenbürg, Oberacker kaj Oberöwisheim, kiuj tiam apartenis kun escepto de Landshausen al la distrikto Nordbaden. Landshausen tiam apartenis al la distrikto Sinsheim kaj tiam estis je la 1-a de septembro 1971 aligita al la distrikto Bruchsal, kiuj distriktoj malaperis dum la distrikta reordigo en la jaro 1973. La nomon la nova komunumo ricevis de la rivero Kraich.

Remove ads

Partnerecoj

Formalajn urbopartnerecojn la urbo Kraichtal ĝis oktobro 2008 ne posedas. Sed ekzistas amikaj rilatoj kun Menzingen en Kantono Zugo, Svislando, kiu samnomas kun la municipo Menzingen en Kraichtal.

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads