Distrikto Enz

distrikto de Baden-Virtembergo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Enz
Remove ads

La distrikto Enz, germane Enzkreis [prononco "Enckrajs"], situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la eksterdistrikta urbo Pforzheim. La distrikto estas parto de la distriktaro Karlsruhe kaj de la regiona ligo Norda Nigra Arbaro. Sian nomon la distrikto havas de la rivero Enz [prononco Enc], kiu trafluas la teritorion.

Pliaj informoj Blazono, Mapo ...

La distrikto havas areon de 573 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 202536 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Karlsruhe okcidente kaj norde, Heilbronn nordoriente, Ludwigsburg oriente, Böblingen sueoriente kaj Calw sude. La eksterdistrikta urbo Pforzheim preskaŭ komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto kaj estas la administra sidejo, sed mem ne apartenas al la distrikta teritorio.

Remove ads

Administra divido

La distrikto konsistas el 28 komunumoj, el kiuj 5 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de decembro 2022.

Urbaj komunumoj

  1. Heimsheim (5553)
  2. Knittlingen (8255)
  3. Maulbronn (6622)
  4. Mühlacker (26394)
  5. Neuenbürg (8518)

Neurbaj komunumoj

  1. Birkenfeld (10170)
  2. Eisingen (4802)
  3. Engelsbrand (4525)
  4. Friolzheim (4310)
  5. Illingen (7949)
  6. Ispringen (6018)
  7. Kämpfelbach (6462)
  8. Keltern (9100)


  9. Kieselbronn (3077)
10. Königsbach-Stein (10235)
11. Mönsheim (3048)
12. Neuhausen (5309)
13. Neulingen (6711)
14. Niefern-Öschelbronn (12562)
15. Ölbronn-Dürrn (3469)
16. Ötisheim (4748)
17. Remchingen (11995)
18. Sternenfels (2811)
19. Straubenhardt (11505)
20. Tiefenbronn (5395)
21. Wiernsheim (6854)
22. Wimsheim (2851)
23. Wurmberg (3288)

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads