Krajono

Skribilo el grafita bastoneto tenita ene de tubeto el ligno From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Krajono estas skribilo konsistanta el grafita ingoto tenita ene de tubeto el ligno. Estas ankaŭ kolorkrajonoj faritaj el aliaj materialoj. Oni ĉiam povas forviŝi krajonajn skribitaĵojn aŭ desegnitaĵojn pere de skrapogumo, tio estas laŭokaze samtempe la ĉefa avantaĝo, aŭ la ĉefa malavantaĝo de krajono kompare al aliaj skribiloj.

Thumb

Laŭ Francisko Azorín Krajono estas Desegnilo konsistanta el koloriga cilindreto en ligna cilindro aŭ prismo, foje en speciala ujo. Malforta mineralo kapabla kolorigi paperon per streko.[1] Li indikas etimologion el la franca craie (kreto). Kaj li aldonas la tipojn nigra, ruĝa, blua, litografa, paŝtela, karbokrajono, krajonakrigilo kaj plumbokrajono, kaj terminon krajonaĵo por "desegno farita per krajono".[2]

Remove ads

Historio

Fruindustria farado de krajono
Thumb
La procezo de krajonfarado :
La malnova metodo (supre):
1. Faru kanelon en la ligno.
2. Enmetu pecon da grafito.
3. Rompu la troan grafiton.
4. Fermu la krajonon per lignopeco.
La nova metodo (sube):
A. Ronda ligna stango estas dividita en du.
B. La grafita stango estas enigita.
C. La du duonoj estas gluitaj kune.

La hodiaŭa historio komenciĝas en 1564, kiam oni trovis uran grafiton en Borrowdale, Anglio. Tion uzis la ŝafistoj por marki la ŝafojn.

Unuafoje memoris pri krajonsimila ilo la svisa naturesploristo Conrad Gesner, kiu skribis en 1565 pri skribilo konsistanta el grafito prenita en ligno ujo. Oni rigardis tiutempe la grafiton speco de plumbo, Gesner estis la unua, kiu priskribis ĝin kiel mineralon.

La moderna krajono datiĝas de ĉ. 1790 kiam Conté en Francio kaj Hardtmuth en Germanio komencis produkti krajonojn pere de miksaĵo el grafito kaj argilo. Antaŭe ili estis faritaj el plumbo. (Ankaŭ uzatas de la artistoj bastonetoj de karbonigita evonimoligno.)

Remove ads

Kodigo

Simboloj informas pri la "moleco" (aŭ "graseco") aŭ malmoleco (aŭ "malgraseco") de la krajono. Ne nur pri simpla moleco aŭ malmoleco temas, la molaj krajonoj eligas pli larĝajn kaj pli nigrajn strekojn, la malmolaj pli malfacile skribas pli mallarĝajn kaj pli brile nigrajn, aspektantajn grizece, strekojn.

La moleco-malmoleco dependas de proporcio de argilo, temperatura traktado.

Oni produktas ekde 1874 la t.n. inkokrajonon, kiu kontraŭstaras al la humideco.

Eŭropa sistemo

9H
8H ege malmola
7H ege malmola
6H tre malmola
5H tre malmola
4H malmola
3H malmola
2H sufiĉe malmola
H  sufiĉe malmola
F
HB la ordinara speco, meza
B  sufiĉe mola
2B sufiĉe mola
3B mola
4B mola
5B tre mola
6B tre mola
7B ege mola
8B ege mola
9B
9H 8H 7H 6H 5H 4H 3H 2H H F HB B 2B 3B 4B 5B 6B 7B 8B 9B
Malmola Mezmola Mola

Usona kodigo

Usona kodigo uzas numeron.

Usono       Eŭropo
#1     =     B
#2     =    HB   (plej komuna)
#2 1/2 =     F   (ankaŭ uzata 2 4/8, 2.5, 2 5/10, pro patento)
#3     =     H
#4     =    2H

Japana kodigo

Japana kodigo estas laŭ Japana Industria Normo (JISS6006). Tamen ekde 1998 krajonoproduktantoj ne uzas JIS-markon kvankam ili produktas laŭ JIS. La kodigo diferencas al eŭropa kodigo.

9H
8H
7H
6H
5H
4H
3H
2H
H
F
HB
B
2B
3B
4B
5B
6B
Remove ads

Plua legaĵo

Gabriela Hrochová, Kolekti krajonojn, Monato, 9-a de majo 2017.

Vidu ankaŭ

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads