Krasnodar

urbo en Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia

Krasnodar
Remove ads

Krasnodar (ruse Краснодар) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Krasnodara regiono.

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Krasnodar-1 (stacidomo) kaj Krasnodar-2 (stacidomo).
Rapidaj faktoj Krasnodar ruse Краснодар, urbo ...

La urbo estas fondita en la jaro 1793 de nigramaraj kozakoj. Fortikaĵo Jekaterinodar (Екатеринодар) estis fondita en la jaro 1794 kaj estis centro de nigramara kozaka armeo. De jaro 1860 Jekaterinodar estiĝis centro de Kubana provinco. Statuso de urbo estis akirita en la jaro 1867. Konstruado de fervojo, kiu ligis Tiĥoreck-on, Jekaterinodar-on kaj Novorossijsk-on, akcelis disvolviĝon de la urbo kiel granda transporta, komerca kaj industria centro. En la jaroj 1910-1911 metalurgia uzino Kubanol (nune stablokonstruada uzino nome de SEDIN) estis fondita. Poste naftreciklada kaj gisfera fabrikoj estas fonditaj.

En la jaro 1920 Jekaterinodar estas renomita al Krasnodar. Ekde la jaro 1937 Krasnodar estas centro de Krasnodara regiono. Ekonomiko de la urbo nun bazitas sur grandindustrio, ĥemia kaj naftreciklada industrio.

Remove ads

Geografio

La urbo situas sur Kubano-Priazova (Кубано-Приазовская) malaltebenaĵo, ĉe dekstra bordo de rivero Kuban, je 1539 km. de Moskvo, ĉe landlimo de Adigeio. Areo de urbo estas 840 km².

Apud Krasnodaro troviĝas Krasnodara akvujo. Areo estas 402,0 m², longeco — 46 km, vasteco — 9 km. Averaĝa profundeco estas 5 m, la maksimuma — 18 m ĉe la akvobaraĵo.

Krasnodaro situas sur la eksa fundo de rivero Kubanjo, kiu plejparte konsistas el sablo kun organikaj almiksaĵoj. Malforta grundo tre malfaciligas konstruadon de altaj konstruaĵoj.[1]

Klimato

Pliaj informoj Klimata diagramo de Krasnodaro ...

Krasnodaro situas en modera klimatzono. La somero estas varmega, maksimuma temperaturo de aero en julio-aŭgusto povas atingi 40-41 °C (1996, 2006). La vintro estas mola kaj havas nestabilan neĝan kovron. En januaro kaj februaro povas esti invado de arkta anticiklono, pro kies efiko oni rimarkas bruskan malaltiĝon de aera temperaturo. Pro tio nokte je 23-a de januaro 2006 oni registrigis ekstreme malaltan temperaturon — minus 33,7 °C [2]

Remove ads

Loĝantaro

La urbo havas 709 000 loĝantojn (en 2007 jaro), kaj 791,000 kun antaŭurbo. Dum loĝantaro de postsovetiaj urboj malpliiĝas, Krasnodaro estas unu el malmulte da rusiaj urboj, kie pliiĝis la loĝantaro. Oni atendas, ke la urbo havos pli ol miliono da loĝantoj en 2012—2013 jaro, sed estas neoficiala informo, ke Krasnodaro jam havas tiom. La kreskon kaŭzas ĉefe enveturantaj laboristoj, sed lastatempe evoluanta urbo fariĝis loĝinda por riĉaj homoj de aliaj regionoj kaj translokiĝantoj de nordo.

Remove ads

Servoj

Rimarkindaĵoj

Transporto

Krasnodaro estas grava transporta kaj transita nodo de sudo de Rusio. Trans la urbo trairas ŝoseo de federacia valoro M4 "Don" kaj komenciĝas M29 "Kaŭkaz". Oni ankaŭ planas konstruadon de pagata aŭtovojo Krasnodar-Abinsk-Kabardinka.

En la urbo estas granda nodo de Norda-Kaŭkaza fervojaro. Ĝi konsistas el fervojoj laŭ kvin direktoj: tri unuvojaj al Soĉi, Volgogrado kaj Elista, kaj du duvojaj al Rostovo ĉe Dono kaj Novorossijsk.

Oriente de la urbo situas internacia flughaveno nomata Paŝkovskij. En suda parto de la urbo funkcias rivera karga haveno ĉe rivero Kubanjo.

Krasnodaro estas deigita de respubliko Adigeio per rivero Kubanjo. Trans la rivero estas konstruitaj tri pontoj, oni planas konstrui ankoraŭ du.

Urba transporto

En la urbo funkcias:

Oni pridiskutas planon de konstruado de metroo aŭ alia rapida transporta sistemo en la urbo[3].

Remove ads

Ĝemelurboj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads