Anioj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Anioj
Remove ads

La AniojKrotofagoj estas la tri specioj de birdoj de la genro Crotophaga de la birda familio de kukoledoj, kaj membroj de la ordo de birdoj Kukoloformaj, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la centropojn kaj la Hoacinon. Ili estas ĉefe tropikaj birdoj de la Nova Mondo, kvankam la teritorio de du specioj preskaŭ atingas Usonon. Ĵusaj analizoj de DNA lokigas ilin en nova familio, nome la Krotofagedoj.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Malkiel multaj kukoledoj, la anioj ne estas nestoparazitoj, sed male, ili nestumas kolonie, la nestokupolo estas konstruita de kelkaj paroj inter 2 kaj 6 m alte en arbo. Nombro de inoj demetas siajn ovojn en la nesto kaj kunzorgas kovadon kaj manĝadon.

La anioj estas grandaj nigraj birdoj kun longa vosto kaj tre kresta nigra beko. Ties flugo estas malforta kaj malcerta, sed ili bone kuras kaj kutime manĝas surgrunde.

Ili estas tre gregemaj specioj, ĉiam trovataj en bruemaj grupoj. Anioj manĝas termitojn, grandajn insektojn kaj eĉ lacertojn kaj ranojn. Ili forprenas iksodojn kaj aliajn parazitojn el paŝtiĝantaj animaloj – kvankam tio estas pridisputata; dum ne estas dubo, ke la anioj sekvas paŝtiĝantajn animalojn por kapti forĝenitajn insektojn kaj eventuale manĝas falitajn iksodojn, ne estas ankoraŭ certiga pruvo, ke ili rekte forprenas ilin el la korpoj de la animaloj.

Remove ads

Specioj

Referencoj

  • ffrench, Richard. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2.
  • Hilty, Steven L. (2003) Birds of Venezuela. Londono: Christopher Helm. ISBN 0-7136-6418-5.
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads