Kufstein

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kufsteinmap
Remove ads

Kufstein [kUfŝtajn] estas urbo en Tirolo (Aŭstrio). Ĝi situas en la valo de rivero Inn, ĉe la limo al Germanio.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Rapidaj faktoj Blazono, Mapo ...
Remove ads

Geografio

Situo

La urbo situas ambaŭflanke de rivero Inn, ĉirkaŭata okcidente de montoj Pendling kaj Maistaller Berg, norde de monto Thierberg, oriente de monto Stadtberg kaj montaro Kaisergebirge kaj sude de arbaro Kufsteiner Wald. Norde de la urbo la rivero eliras el la Alpoj kaj iĝas landlimo inter Aŭstrio (dekstre, oriente) kaj Germanio (maldekstre). La municipo ampleksas la valon Kaisertal, kiu estas la sola aŭstria valo sen aŭte uzebla vojo (oni nun decidis konstrui tunelon por igi ĝin aŭte atingebla).

Se vi volas veturi trajne de Munkeno al Innsbruck, estas plej rapide kvankam iom malrekte iri tra Kufstein en la valo. Tamen estas interese iri tra la montoj (apud Garmisch-Parternkirchen).

Strukturo

Thumb
Festivalo Almabtrieb en Kufstein.
Centro
  • Kienbichl
  • Fischergries
  • Bahnhof (stacidomo)
  • Altstadt (malnova urbo) Kufstein
Sparchen
  • Friedensiedlung
  • Südtiroler Siedlung
  • Untere Sparchen
  • Obere Sparchen
  • Waldeck
Weissach
  • Mitterndorf
Endach
  • Oberendach
  • Weidach
Zell
  • Kleinholz
  • Morsbach

La historia centro kun la fortikaĵo kaj la urba placo situas sur la dekstra riverbordo. Maldekstre situas la stacidomo, kie haltas ne nur trajnoj de la grava fervojo Munkeno-Verono inter Germanio kaj Italio, sed ankaŭ la koridora fervojo, kiuj ligas okcidentan kaj orientan Aŭstrion tra germana teritorio, sed sen halto tie.

Remove ads

Famuloj

Blazono

La blazono montras sur ruĝa fono tri verdajn montojn, kiuj simbolas la montetojn Festungsberg (fortikaĵa monto), Zeller Berg kaj Kienberg en la urba teritorio, ne la alpajn montojn ĉirkaŭajn. Sur la montoj aperas arĝenta sal-barelo kun oraj garnaĵoj; ĝi simbolas la signifon de la mezepoka komerco per salo.

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads