Inn

From Wikipedia, the free encyclopedia

Inn
Remove ads

La rivero Inn (en Esperanto ankaŭ Eno, romanĉe En)[1] fontas el Morteratsch-Glaĉero (je 2000 m s.m.) en Engadino en la Grizonaj Alpoj kaj el la lago Lunghin (je 2484 m s.m.), proksime de la Malojopasejo. Tie, ĉe monto Piz Lunghin, akvoj fluas al tri maroj: Adriatiko tra Pado, Atlantiko tra Rejno kaj Nigra Maro tra Danubo, al kiu fine iras ankaŭ la akvo de Inn.

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mezeŭropa rivero. Por aliaj signifoj vidu la artikolon INN.
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Thumb
Mapo de la proksimuma rivervojo de Inn

La rivero unue trafluas la grizonan valon Engadino, kiu konsistigas la koron de romanĉlingva Svislando, nord-orienten al Aŭstrio. Tiam ĝi trafluas la aŭstran provincon Tirolo kaj turniĝas iom norden, borante sian vojon tra la Nordaj Alpoj. Atinginte la germanan provincon Bavario ĝi formas unue la aŭstrian-germanian landlimon, poste trafluas Bavarion kaj kurbiĝas orienten por denove atingi tiun landlimon, laŭ kiu ĝi fluas ĝis la urbo Passau. Tie ĝi, forlasinte la limon okcidenten (germanien) dum mallonga distanco, fluas en la riveron Danubo.

La valo de Inn inter Innsbruck kaj la limurbo Kufstein estas parto de la plej grava nord-suda vojo tra la Alpoj, kies daŭrigo suden estas la pasejo Brenner (Brenero).

Mörnbach [mernbaĥ], foje nomata Mörn, estas dekstra alfluanto de Inn.

Remove ads

Urboj ĉe la rivero

Flankaj riveroj

En la riveron Inn fluas interalie jenaj riveroj kaj riveretoj, nomataj ek de la riverfino en Passau:

Rott  
  Pram
Kößlarner Bach  
Erlbach  
  Mattig
  Salzach
  Alz
Isen  
Attel  
Mangfall  
  Sims
  Rohrdorfer Ache
Thierseer Ache  
  Brixenthaler Ache
Brandenberger Ache  
  Ziller
  Sill
  Ötztaler Ache
Sanna  
  Pitze
  Spöl
  Bernina
Remove ads

Bildgalerio

Notoj kaj referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads