Kum Nye

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Kum NyesKu-mNyé estas tibeta budhana ekzercado kiu konsistas el aro de spiraj ekzercoj, (mem)masaĝo kaj meditaj movadaj ekzercoj, kiuj venas de la tibeta medicina tradicio.

Kum Nye - oleomasaĝo

Kum signifas 'subtilan korpon' kaj Nye signifas 'knedi, masaĝi'.

Ku Nye instruata de la Internacia Akademio por Tradicia Tibeta Medicino estas sistemo de terapia oleomasaĝo[1]. Ĝi baziĝas sur la medicinaj tantroj. Ĝiaj avantaĝoj laŭdire inkluzivas eliminon de toksinoj, pliigitan viglecon, doloro-redukton kaj trankviligon de nervaj malordoj inkluzive de sendormeco, deprimo kaj angoro. La Shang Shung Instituto, aligita al Chogyal Namkhai Norbu, ofertas trejnadprogramon en masaĝo Kunye.

Remove ads

Etimologio

La du esprimoj Kum Nye kaj sKu-mNyé estas malsamaj literumoj en la latina alfabeto de la sama tibeta frazo sku mnye, kiu laŭlitere signifas 'masaĝo de la subtila korpo'. Kelkaj formoj de sku mnye estas malklare similaj al jogo, tajĝiĉuano, ĉigongo aŭ terapia masaĝo. Kum Nye, Ku Nye, kaj Kunye ankaŭ kutimas transskribi la tibetajn frazojn dku mnye ('ventra masaĝo') kaj bsku mnye (oleomasaĝo) manipulas la fizikan korpon, prefere ol la subtilan energion[2].

Remove ads

Historio

Kum Nye naskiĝis en la antikva tibeta antaŭbudhana bon-religia kulturo. Kiel fizika ekzercado, ĝi estis instruita kiel rimedo de supervivo en malamika medio. Inter la militistoj, Kum Nye estis adoptita en aliajn aspektojn de la Bon-tradicio. Kiam budaismo venis al Tibeto, ĝi estis adoptita tie kiel parto de la ekzercoj.

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads