Kvadrato (algebro)

iu nombro multiplikita per ĝi mem From Wikipedia, the free encyclopedia

En algebro, kvadrato de nombro estas nombro kiu rezultas el la fonta nombro multiplikita per si, aŭ la fonta nombro en potenco 2.

Ĉi tiu artikolo temas pri algebra termino kaj nombro. Por geometria termino kaj dudimensia objekto rigardu la paĝon Kvadrato (geometrio). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Kvadrato.

Ĝia notacio estas per supra indico "2": ekzemple, la notacio por nombro x kvadratigita estas x2. Tial:

x2 = x·x

Se x estas pozitiva reela nombro, la valoro de x2 estas egala al la areo de kvadrato kun longo de ĉiu latero x.

Tiu pozitiva entjero kiu estas kvadrato de iu alia entjero estas sciata kiel kvadrata nombro, ekzemple 25 kiu estas 52.

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.