Kvanmjon

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kvanmjon
Remove ads

Kvanmjon (koree 광명시, laŭ ĉinaj literoj 光 明 市) estas urbego en Sud-Koreio. Ĝi estas navedanturbo de Seulo.

Thumb
Urbodomo de Kvanmjon
Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Bazaj informoj

Thumb
Poŝtejo en Kvanmjon
Thumb
Policejo en Kvanmjon

Geografio

Kvanmjon situas en nordokcidenta parto de la lando. La distanco estas inter Kvanmjon kaj la ĉefurbo Seulo 14 km . Kvanmjon limas kun Seulo norde kaj nordoriente, Anjang oriente kaj sude, Sihun en sudokcidente.

Historio

La unua mencio pri Kvanmjon okazis en 757. Dum la historio estis formitaj diversaj administraj unuoj, fine Kvanmjon urbiĝis en 1981. Ekzistas nuntempe 18 administraj distriktoj en la urbego.

Ekonomio

Kvanmjon havas 630 firmaojn kun 11,636 homoj. Tamen la loĝantaro trovas laboron en la najbara ĉefurbo. La sveda firmao IKEA tie establis la plej grandan meblovendejon de la mondo.

Klimato

Kvanmjon situas en kontinenta klimato kun influo de musono. La averaĝa jara temperaturo estas 12,5 °C. Jare pluvas (aŭ neĝas) inter 1400-1500 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-septembro pli ofte.

Trafiko

En Kvanmjon la pasaĝeroj uzas aŭtobusojn, metroojn el Seulo kaj fervojojn. La internacia flughaveno ĉe Seulo funkcias.

Thumb
Stacidomo en Kvanmjon

Ĝemelurboj

Fontoj

  • WikiTrans
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads