La Libro de la mirindaĵoj

libro de Rustichello da Pisa kaj Marko Polo From Wikipedia, the free encyclopedia

La Libro de la mirindaĵoj
Remove ads

La Libro de la mirindaĵoj, aŭ La priskribo de la mondo estas verko de anonimulo, eble Rustichello da Pisa, al kiu Marko Polo rakontas siajn vojaĝojn. La libro verkiĝis en la provenca lingvo, kiun Polo ne regis, kaj estis titolita Le divisament dou monde (la priskribo de la mondo), kvankam ĝi populariĝis sub la nomo Il Milione (la titolo devenas aŭ de miliono, tiam konsiderata grandega nombro, aŭ de la kromnomo de la familio Polo, Emilione).

Rapidaj faktoj Le Livre de Marco Polo, Aŭtoroj ...
Thumb
"La Libro de la mirindaĵoj" temas pri la vojaĝoj de Marko Polo en Azio.
Thumb
Delle meravigliose cose del mondo, 1496

La verko estas dividita en kvar "librojn". La unua libro priskribas la landojn de Meza Oriento kaj Centra Azio, kiujn Polo vidis en sia vojaĝo al Ĉinio. La dua libro priskribas Ĉinion kaj la kortegon de Kublaj-Ĥano. La tria libro priskribas kelkajn regionojn ĉe la azia marbordo: Japanio, Hindio ktp. kaj parton de Afriko. Fine, la kvara libro priskribas kelkajn militojn de mongoloj kaj la regionojn de ekstrema nordo, kiel Rusion

Oni diras ke la verkon redaktis kunulo de Polo en malliberejo. La libro tradukiĝis post nelonge en multajn eŭropajn lingvojn kaj en Esperanton tradukis Daniel Moirand kaj publikigis UEA, 2001.[1]

Remove ads

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads