La Plata

urbo en Argentino From Wikipedia, the free encyclopedia

La Plata
Remove ads

La Plata (hispane La Arĝento), estas argentina urbo, ĉefurbo de la Bonaera Provinco.Ĝi ankaŭ estas universitata urbo.

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn La Plata (stacidomo) kaj La Plata (Metroo de Sevilo).
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Mar del Plata.
Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...

Ĝi estis fondita je la 19-a de novembro de 1882, kiam la urbo Bonaero akiris aŭtonoman statuson, kaj oni bezonis novan ĉefurbon por la provinco ĉirkaŭ ĝi.

La Plata troviĝas 60 km sudoriente de Bonaero.

En 1952 la urbo estis renomita al Ciudad Eva Perón, honore al Eva Perón, edzino de Juan Domingo Perón, sed en 1955 oni revenis al la malnova nomo.

La urbo evidente ne havas antikvajn monumentojn, sed estas bone planita, kaj posedas interesan arĥitekturon. Ankaŭ abundas la verdaj spacoj. Grava instanco estas la Nacia Universitato La Plata. Grupo de ties studentoj en aŭgusto 1905 fondis la futbalklubon Estudiantes de La Plata, kies unua vira teamo ĝis la nuntempo estas unu el la plej bonaj argentinaj futbalteamoj.

En la urbo funkcias astronomia observatorio.

Remove ads

Gefiloj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads