Boulogne-sur-Mer

komunumo en la departemento Pas-de-Calais de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia

Boulogne-sur-Mer
Remove ads

Boulogne-sur-Mer [bulonjsyrmer] (esperantigite Bulonjo ĉe maro[1]) estas urbo en la Nordo de Francio, en la departemento Pas-de-Calais (= Kaleza Markolo, 62), kaj la regiono Hauts-de-France, ĉe la Maniko, je la elfluejo de rivero Liane.

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Boulogne Sur Mer (Argentino) kaj Boulogne Sur Mer (stacidomo).
Thumb
Rapidaj faktoj Boulogne-sur-Mer Bulonjo ĉe maro, urbo ...
Remove ads

Vidindaĵoj

La malnova centro, tutĉirkaŭita per siaj malnovaj remparoj, kiujn oni povas piede surrondiri, meze de ĉi kvartalo la katedralo (vidu foto supre). Ekstreme de la remparocirklo: la malnova fortreso, kie nun troviĝas muzeo, entenante interalie plenan kolekton da egiptaj antikvaĵoj.

Apud Boulogne staras kolono por memori la Tendaro de Boulogne, establita de Napoléon Bonaparte cele invadi Brition, kion li fine ne faris. Sed la memoraĵo de tiu aranĝo restas, kaj estas nun preteksto por granda ĉiujara napoleona renkontiĝo da historio-fervoruloj el pluraj landoj (inkluzive de Britio!) kiuj venas vestitaj per la samaj militistaj uniformoj de la epoko, kaj bivakantaj en sama maniero kiel la tiamaj soldatoj, fari ŝajnigon de tiama batalo; tio estas la plej fama turisma evento de la urbo.

Remove ads

Loĝantaro

  • Ĉirkaŭurba loĝantaro: 92 704 loĝ.
  • Urbarea loĝantaro: 135 116 loĝ.
  • 55 400 loĝantoj en 1933 laŭ EdE

Famuloj

Thumb
La baziliko iama katedralo.

Ekonomio

  • Fiŝkapta haveno (plej granda fiŝkapta haveno en Francio)
  • Ŝipkonstruado
  • Ŝtalindustrio en Outreau

Esperanto

1905

Boulogne estis la urbo de la 1-a Universala Kongreso inter 7 kaj 12-a de aŭgusto, kiun ĉeestis 688 Esperantistoj el 20 landoj. Tie estis konsentite la Deklaracio pri Esperanto.

Thumb
La unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro
Thumb
Foto-poŝtkarto kun la tri aŭtoroj de la Esperantista Standardo

1931

Inaŭguro de la placo Zamenhof antaŭ la stacidomo (Boulogne-Tintelleries).

1987

Bulonjo gastigis la 60an kongreson de SAT. Inaŭguro ĉe la placo Zamenhof de la monumento Zamenhof, kun la busto de L.L. Zamenhof, la kreinto de Esperanto.

2005

Memorfeste al la centjariĝo de la historia evento de 1905, la Nordfrancia Esperanto-Federacio (kune kun aliaj organizaĵoj kiel Espéranto-France kaj la SAT-Amikaro) organizis en 2005, de vendredo la 25-a ĝis merkredo la 30-a de marto, okaze de sia ĉiujara federacia kongreso, internacian amikecan renkontiĝon, Boulogne 2005[2], kiu konsistis el pluraj membrokunvenoj de Esperanto-asocioj, prelegoj (interalie de Claude Piron kaj Ulrich Lins) kaj debatoj, Pasko-meson parte en Esperanto, ktp. La malfermsoleno okazis en la sama teatro kie okazis tiu de 1905 kaj la parolado de L. L. Zamenhof estis denove eldirita. La postaj paroladoj de la ĉeestantaj politikistoj estis ĉiuj pli-malpli simpatiaj je Esperanto (unu estis nete favora je ĝi kaj ties enkonduko sine de la eŭropuniaj laborseancoj). Antaŭ la kongreso okazis simpozio en la loka universitato, organizita de UEA, pri la historio de la Universalaj Kongresoj.

Thumb
Stacidomo Boulogne-Tintelleries: soleno pri la 1-a UK dum la 100-a UK

Famaj esperantistoj

Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads