La Reĝo de la Montoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Reĝo de la Montoj estas romano de Edmond About, el la franca tradukita de Gaston Moch. Ĝi eldoniĝis en la jaro 1909 ĉe Hachette en Parizo kaj enhavas 248 paĝojn, kun 158 ilustraĵoj.
Estas luksa verko ilustrita de Gustave Doré. La stilo estas modela, kun novaĵoj : -atra, -izi, -oza kaj multaj novaj radikoj, difinitaj en vortareto ĉe la librofino [1].
Remove ads
Pri la intrigo
La rakonto disvolviĝas en Grekujo, post la Greka milito de sendependiĝo (1821-1829), pli precize ĉirkaŭ la mezo de la 19-a jarcento. Tiam, estis banditoj konataj kiel «kλ´εϕτεζ» (kleptoj), kiuj vivis kaj rabadis en la grekaj montoj. Malgraŭ tio ke ilia agado estis grava en tiu milito kaj eĉ kelkaj el montaj batalantoj estis konsiderataj kiel naciaj herooj, post la fino de la milito kaj atinginte la grekan sendependiĝon, ili ne okupis lokon en la nova nacisistemo, do, la problemo pri banditoj persistis.
About vizitis Grekujon en sia juneco kaj estis ŝokita kiam liaj revoj pri la klasika greka mondo ekfrapegis kontraŭ la tiutempa greka politika etoso. Eble, el tiu sperto naskiĝis roloj kiel tiu de la kruela Haĝi-Stavros, kiu estas unu el la kernaj roluloj en La Reĝo de la Montoj. En la romano, la verkisto montras la ĝeneralan koruptadon kaj la blindecon de la roluloj al iliaj difektoj tiel bone, ke oni komprenas kial la verkisto estis konsiderata satira majstro. La sekvaj alineoj montras kiel la satira plumo de About bildigas la menciitan krimulon Haĝi-Stavros, kiu ne hezitas mortigi infanojn aŭ elturmenti liajn kaptitojn. Jen kiel la politika influo de la Reĝo de la Montoj estas enkondukita al la legantoj:
«Liaj politikaj talentoj konigis lin tiel bone, ke ĉiuj partioj havis altan estimon al li. Liajn konsilojn, rilate al balotoj, oni sekvis preskaŭ ĉiam; tiamaniere, ke, kontraŭe al la principoj de la riprezenta regado, laŭ kiu unu sola deputito esprimas la volon de multaj homoj, li estis riprezentata, li sola, de trideko da deputitoj.»
En alia ero de la romano, la estro de la banditoj parolas pri siaj registaraj planoj:
«Tiam, la rabado estos nur simpla imposto de cirkulado; imposto justa, ĉar ĝi estos proporcia; imposto normala, ĉar ĝi estis ĉiam kolektata, depost la heroaj tempoj. Ni plisimpligos ĝin, se bezone, per jarabonoj. Kontraŭ sumo, pagita unufoje en la jaro, la indiĝenoj ricevos paspermeson, kaj la alilanduloj, stampon sur sian pasporton.»
Haĝi-Stavros ankaŭ aperas diktante raporton por siaj londonaj monsubtenantoj, informante ilin kiel bone lia entrepreno, la Nacia Kompanio de la Reĝo de la Montoj, funkcias:
«Kaj tamen, sinjoroj, tia estas la vivpovo de nia institucio, ke ĝi kontraŭstaris al tiu pereiga krizo, pli bone ol terkulturado, industrio kaj komerco. Viaj kapitaloj, alkonfiditaj al mi, profitis ne tiom, kiom mi deziris, sed multe pli, ol iu ajn povis esperi.Mi ne diros ion plu; mi lasas la parolon al la ciferoj. La aritmetiko estas pli elokventa ol Demosteno!»
Ni povas vidi kiel la verkisto montras la rilaton inter la banditoj kaj la ŝtatforto per la momento kiam la kapitano, gvidante sesdek ĝendarmojn, renkontis Haĝi-Stavros:
«Li remetis sian sabron en la ingon, kuris al la Reĝo de la Montoj, kaj kisis lin ĉe la buŝo, dirante: Bontagon, baptopatro! — Bontagon, knabo, respondis la Reĝo karesante lian vangon per la dorso de la mano.»
Tamen, la rimarkinda malboneco de la Reĝo de la Montoj ne eklipsas la malican flankon de la aliaj ĉefaj roloj, ĉirkaŭ kies aventuroj, kiel viktimoj de la banditoj, la romano disvolviĝas. About senindulge bildigas la ridindan malhumilecon de la du altrangaj britaj virinoj, S-ino Simons kaj ŝia filino: ilia naiva emo montri sin riĉaj kaj sinjorecaj nur kreskigas la avarecon de la kaptistoj, sekve la malfacilaĵojn. Nek la ĉefcentra rolulo savas sin el la akra skribilo de la verkisto. La germana D-ro Hermann Schultz, kiu celas travojaĝi Grekujon kolektante plantojn por la Botanika Gardeno, kvankam inteligenta homo, li kondukas tiel malsaĝe, ke li povas montriĝi kiel senkora stultulo. Jen unu plia ekzempla alineo, dirita de la Dr-o Schultz:
«De tempo al tempo, apatia testudo trairis la vojon kuntrenante sian domon.Mi kuŝigis ĝin zorge sur la dorson, kaj mi daŭrigis mian iron, lasante al ĝi la honoron eliri el embaraso.»
Tiu eta, sed signifa, sceno kaptis la atenton de Doré, kiu al ĝi dediĉis gravuraĵon. En la bildo, nigra birdo, kiel mortigita sigelo, staras sur la ventro de la senkulpa testudo. La romano, pro siaj turniĝoj kaj troigoj, certe pli similas al amuzaĵo ol al dramaĵo. La satiraj diraĵoj, kiel la ŝercoj, nur estas bonaj kiam ili parolas pri kaŝita realeco, kiun ĉiuj intuicias sed pri kiu neniu intencas rekte paroli. Kiel oni diras, ĉiu ŝerco, profunde, kaŝas veron. Bedaŭrinde, nur kelkajn jarojn post la publikigo de la libro, la satiro iĝis reala tragedio. La 30-an de aprilo 1870, en la ĵurnalo The Illustrated London News aperis novaĵo pri altrangaj homoj, unu italia kaj tri britoj, kiuj estis kaptitaj kaj murditaj de rabistoj el la grekaj montoj. Poste, iom da homoj estis kaptitaj en la grekaj montoj. La 11-an de junio de la sama jaro ili estis jam Londone por esti juĝitaj. Post tiuj murdoj la brita gazetaro pridiskutis la verkon de About.
El la Enkoduko de la eldonaĵo de KRATERO
Remove ads
Recenzoj
![]() |
|
![]() |
|
![]() |
|
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads