Laboratorio Cavendish

From Wikipedia, the free encyclopedia

Laboratorio Cavendish
Remove ads

La Laboratorio Cavendish (angle Cavendish Laboratory) estas instituto pri fiziko en la angla elita Kembriĝa Universitato. Ĝi estas nomata laŭ la brita natursciencisto Henry Cavendish (1731-1810, konata i.a. kiel malkovrinto de la hidrogeno) kaj estis fondita en 1873.

Rapidaj faktoj instituto, Komenco ...
Remove ads

Historio

Pro la forta evoluo de la natursciencoj kaj pro la disvastiĝo de la industria branĉo en la dua duono de la 19-a jarcento, kreskis la bezono por universitataj esploraj kaj edukaj instalaĵoj en tiu tereno. La unua universitato de Grand-Britio, kiu establis fizikan laboratorion estis Universitato de Glasgovo (en la 1840-aj jaroj).

En la 1860-aj jaroj, ambaŭ elitaj universitatoj (Oksforda kaj Kembriĝa) decidis establi fizikan laboratorion. Tio okazis en 1872 en Oksfordo (Laboratorio Clarendon) kaj unu jaron poste en Kembriĝo (Laboratorio Cavendish).

La fondinto kaj mondonanto de la Kembriĝa instituto estis la iama princo de Devonshire, William Cavendish. Unua profesoro pri la eksperimenta fiziko estis la skota fizikisto James Clerk Maxwell.

Cavendish-profesoroj pri fiziko

Remove ads

Esploroj

Ĝis 2008, en la laboratorio agadis 28 Nobel-premiitaj esploristoj. Esploraj terenoj estis atomfiziko, molekula fiziko (difino de strukturo de DNA fare de Watson kaj Crick en 1953) kaj kristalografio, superkonduktiveco, elektrona mikroskopio kaj radioastronomio, nuntempe nanoesplorado.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads