Henry Cavendish
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Henry CAVENDISH naskiĝis la 10-an de oktobro 1731 en Nico, Francio; mortis la 24-an de februaro 1810 en Londono; estis grava brita fizikisto kaj kemiisto.
Remove ads
Vivo
Li naskiĝis de aristokratia familio kaj studiis ekde 1749 ĝis 1753 matematikon kaj fizikon en Kembriĝo. Post vojaĝo tra Eŭropo kun sia frato li vivis en Soho (Londono) kune kun sia patro. En ĉi tiu tempo li faris esplorajn laborojn pri elektro kaj kemio, komence kiel asistanto de la patro. Post la morto de la patro en la jaro 1783 li translokiĝis al Clapham Common, kie li aranĝis grandan laboratorion kaj bibliotekon. Li estis membro de la Royal Society kaj konsilanto de la British Museum.
Cavendish faris sennombrajn sciencajn studojn kaj eksperimentojn, sed la plej multe el ili ne estis publicitaj dum lia vivo.[1] Nur longe post lia morto, je la fino de la 19. jarcento James Clerk Maxwell okupiĝis pri liaj studoj kaj ekkonis, ke Cavendish jam estis malkovrinta multajn postajn eltrovojn, ekzemple la leĝo de Ohm, leĝo de Dalton kaj la leĝo de Gay-Lussac.
Cavendish mortis 78-jara en 1810 kaj postlasis grandajn posedaĵojn al siaj parencoj. En la jaro 1871 la heredantoj donacis gravan sumon da mono por la konstruado de la fama fizika laboratorio Cavendish ĉe la universitato de Kembriĝo.
Remove ads
Verko
Eltrovo de hidrogeno
Unu el liaj plej gravaj sciencaj kontribuoj estas la eltrovo de hidrogeno (1766). Li ekkonis, ke la rezulto de la bruliĝo de hidrogeno estas akvo, kaj ke do akvo, kies sintezo li eltrovis en 1781, ne estas elemento.
Determino de gravita konstanto
1797 Cavendish pere de la tordometro eltrovita de John Michell faris la unuan determinon de la gravita konstanto.
Notoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads