Lago Mamry
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Mamry (germane Mauersee, litove Mauras) estas lago en la Lagoregiono Mazurio de Varmia-Mazuria provinco en Pollando. Ĝi estas la dua plej granda lago en Pollando, kun areo de 104 km2. La maksimuma profundeco de la lago estas 44 m kun averaĝa profundo de 11 m.
Ĝi fakte enhavas ses konektitajn lagojn: nome Mamry, Kirsajty, Kisajno, Dargin, Święcajty kaj Dobskie.[1] Mamry enhavas 33 insulojn, kun totale 213 hektaroj, kelkaj el kiuj estas birdorezervejoj.[2]
La lago Mamry estas populara turima celo. Ĝi estas konektita al rivero Pregolja kaj siavice al la Balta Maro pere de la jam neuzata Mazuria Kanalo.[3] La plej granda urbo sur la lagobordo estas Giżycko.
Remove ads
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads