Lago de Brienz
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Lago de Brienz (germane Brienzersee, esperantigite ankaŭ Lago de Brinco) estas lago en la kantono Berno de Svislando. Ĉe ĝia nordokcidenta bordo situas la komunumo Brienz, de kiu la lago havas sian nomon.
Remove ads
Priskribo
La Lago de Brienz troviĝas en alpa valo, proksimume je 46° 43′ 39″ N 7° 58′ 19″ O (mapo). La lago-bordoj estas tre deklivaj kaj la tuta lago havas nur malmultajn lokojn, kie la akvo malprofundas.
La rivero Aro enfluas en la lagon oriente de la komunumo Brienz, laŭ kiu la lago nomiĝas kaj elfluas en Interlaken. Tuj post Interlaken la rivero Aro en fluas en la Lagon de Thun. La lago de Brienz estas 14 km longa kaj ĝis 2,8 km larĝa. Ĝia surfaco mezuras 29.8 km² kaj ĝia maksimuma profundeco estas 261 metroj. La volumeno de la lago estas proksimume 5.17 km³.
La lago situas 564 metrojn super la marnivelo. Ĝia alfluregiono havas surfacon de proksimume 1127 km². Je la norda bordo de la lago situas la vilaĝo Brienz. Interlaken kaj la vilaĝoj Matten kaj la urbo Unterseen troviĝas sud-okcidente de la lago.
Remove ads
Ekonomio rilate al la lago
La lago estas malriĉa je nutraj elementoj, kaj sekve la fiŝkaptado ne estas ne tre signifa. Tamen, en 2001 10'000 kg da fiŝoj estis kaptitaj. Sur la lago navigas liniaj pasaĝer-ŝipoj ekde 1839. La ŝipojn funkciigas la loka fervoja kompanio Bern-Lötschberg-Simplon-Bahn (BLS).
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads