Lago de Klöntal

From Wikipedia, the free encyclopedia

Lago de Klöntal
Remove ads

La Lago de Klöntal (germane Klöntalersee, alemane ankaŭ: Chlüsee) estas natura baraĵlago, kiu estiĝis per rokfalo. Ekde la jaro 1908 ĝi estas utiligato por la produktado de elektra energio kaj la natura baraĵo arte fortigita kaj altigita. La lago situas en la valo de la rivero Klön (alemane Chlü) en la Alpoj en la Kantono Glaruso, en centra Svislando. Ĝia alfluanto estas la rivero Klön, kies fonto troviĝas en Kantono Ŝvico, kaj ĝin nutras ankaŭ la elfluanto de la glaĉero Glärnischfirn, kiu situas 2000 metrojn super la lago sur la monto Glärnisch. La elfluanto de la lago nomiĝas Löntsch, kiu fluas en Netstal al la rivero Linth. La Lago de Klöntal apartenas al la akvokolekta regiono de la Valenlago, Lago de Zuriko kaj Limato.

Rapidaj faktoj Lago de Klöntal Klöntalersee, baraĵlago ...
Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads