Lago de Sihl

From Wikipedia, the free encyclopedia

Lago de Sihl
Remove ads

Lago de Sihl (germane Sihlsee) estas artefarita lago proksime de Einsiedeln en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝia betono akvobaraĵo estas 33 m alta kaj 124 m longa. La lago estas la plej granda artefarita lago de Svislando laŭ surfaco kun maksimuma longo de 8.5 km kaj maksimuma larĝo de 2.5 km. La plej granda profundo estas 17 m.

Rapidaj faktoj Sihlsee, baraĵlago • area not part of a municipality of Switzerland • lago ...
Thumb
Lago de Sihl kun Fluebrig
Thumb
Norda bordo de la Lago de Sihl

La elektrocentrala projekto estis lanĉita en 1932. La betona akvobaraĵo kaj du viaduktoj super la lago estis jam konstruitaj antaŭ ol en 1937 la valo estis superakvigita. 55 bienoj dronis komplete kaj 1762 personoj devis forlasi sian hejmon.

La lago de Sihl havas volumenon de proksimume 96 milionoj m³ kaj nutras la elektrocentralon Etzel en Altendorf ĉe la Supra Lago de Zuriko. La elektrejo Etzel liveras aktuale elektron por la Svisaj Federaciaj Fervojoj.

La rompo de la betona akvobaraĵo de la lago de Sihl kaŭzus, laŭ studoj inundon de alteco ĝis 8 m en la urbo Zuriko. Tial estis instalita alarmsistemo, kiun oni testas ĉiujare en februaro.

La elfluanto el la lago estas la rivero Sihl, kies akvokvanto pro la elektra centralo estas minimumigita.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads