Lajos Bálint (pastro)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Lajos BÁLINT, hungare BÁLINT Lajos [ba:lint lajoŝ] (naskiĝis en Delniţa la 6-an de julio 1929, mortis en Odorheiu Secuiesc la 4-a de aprilo 2010) estis rumanuja hungara romkatolika episkopo kaj ĉefepiskopo. Li estas entombigita en sia naskiĝvilaĝo.

Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Remove ads

Kariero

Lajos Bálint studis teologion en Alba Iulia kaj oni ordinis pastro lin la 28-an de aprilo 1957. Unue li estis helppastro en Sfântu Gheorghe, poste paroĥestro en Alungeni, Sândominic kaj Odorheiu Secuiesc, kie li estis ankaŭ ĉefdekano de la distrikto. La 29-an de septembro 1981 oni ordinis lin episkopo de la romkatolika diocezo Alba Iulia. Li estis dum naŭ jaroj helpepiskopo. La episkopan postenon li transprenis la 29-an de aprilo 1990. La Sankta Patro nomumis Lajos Bálint kiel la unua ĉefepiskopo de la sama romia katolika diocezo la 5-an de aŭgusto 1991. Ĝis la fino de la jaro 1993 li okupis tiun postenon kaj tiam li retiriĝis pro malsano. Li vivis kiel pensiulo en Izvoru Mureşului kaj en Odorheiu Secuiesc.

Remove ads

Fonto

  • Retejo

Eksteraj ligiloj

  • Diocezo de Alba Iulia
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads