Laurence Sterne
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Laurence STERNE (naskiĝis la 24-an de novembro, 1713, mortis la 18-an de marto, 1768) estis angla verkisto.
Sterne naskiĝis en Clonmel, Irlando kaj frue en la vivo venis al Anglio, studis teologion en Kembriĝo, poste fariĝis pastro en Yorkshire kaj - kvankam liaj religiaj konvinkoj ne estis fortaj - li akceptis la postenon de vikario en la regiono de York.
Lian ĉefverkon, la romanon The Life and Opinions of Tristram Shandy, Gentleman ("La vivo kaj opinioj de Tristram Shandy, sinjoro"), li eldonis en pluraj volumoj ekde 1759. En ĝi li plene neglektis la tradiciojn de la anglalingva romano: La okazaĵoj ne montras logikan sinsekvon; vortludoj, ne-finitaj frazoj kaj ellasaĵoj stimulas la fantazion de la legantaro. Pro tio, Sterne estas ofte konsiderata antaŭulo de la Modernismo.
Lia dua plej grava verko A Sentimental Journal through France and Italy estiĝis en Francio kaj Italio, kie la aŭtoro dum kelkaj jaroj vivis por kuraci sian tuberkulozon. Sterne mortis malriĉa viro en Londono.
Remove ads
Listo de verkoj
- The Life and Opinions of Tristram Shandy, Gentleman (1759-67)
- A Sentimental Journey through France and Italy (1768)
En Esperanto aperis
- el: La vivo kaj la opinioj de Tristram Shandy, sinjoro / Lawrence Sterne. - En: Angla antologio ; p.290 - 296, vol. 1
Eksteraj ligiloj
- http://dmoz.org/Arts/Literature/Authors/S/Sterne,_Laurence Arkivigite je 2006-04-28 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.aellam.net/ts Arkivigite je 2006-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.gifu-u.ac.jp/~masaru/Sterne_on_the_Net.html Arkivigite je 2004-12-08 per la retarkivo Wayback Machine
- http://rsparlourtricks.blogspot.com/2005/11/scrapbook-mind-of-laurence-sterne.html

Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads