Lebern (distrikto)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Lebern (distrikto)
Remove ads

La distrikto Lebern estas administra unuo de la Kantono Soloturno en Svislando. Ĝia ĉefurbo estas Grenchen. Ĝi formas kune kun la distrikto Soloturno la oficdistrikton Soloturno-Lebern.

Rapidaj faktoj Distrikto Lebern, Distriktoj de Kantono Soloturno ...
Remove ads

Ciferoj

La distrikto Lebern havis 42968 loĝantojn la 31-an de decembro 2007, kiu nombro kreskis ĝis la 31-a de decembro 2010 al 43516. Ĝi kovras areon de 117,34 km² kaj la denseco de ĝia loĝantaro estas 366,18 loĝantoj/km². La distrikto konsistas aktuale el 16 komunumoj.

Geografio

La distrikto Lebern konsistas el la urbo Grenchen kaj la ĉirkaŭaj vilaĝoj. Ĝi situas inter la suda flanko de la Ĵurasa montaro kaj la norda bordo de la rivero Aro inter Bielo kaj Soloturno.

Historio

La regiono de la distrikto Lebern jam estis loĝata en prahistoria tempo kiel pruvas trovaĵoj el la neolitiko kaj la bronzepoko. El romia tempo ekzistas restaĵoj de vilaoj kaj bienoj kaj romia strato.

Ekde la jaro 1400 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Lebern estis kamparvoktejo de Kantono Soloturno. Ek de 1798 ĝis 1831 ĝi estis parto de la distrikto Biberist. En la jaro 1831 per la nova kantono konstituico Lebern fariĝis distrikto kun la ĉefurbo Grenchen.

Trafiko

La distrikto disponas en Grenchen pri flughaveno kun vardoganejo. Tra ĝi pasas la trajnlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo al Bielo, de Zuriko tra Soloturno al Bielo kaj de Soloturno tra Bellach al Delemonto. Krome ankaŭ la nacia aŭtoŝoseo A5 trapasas la distrikton.

Listo de la komunumoj de la distrikto Lebern

La distrikto Lebern konsistis la 1-an de januaro 2011 el la sekvantaj 15 loĝantarkomunumoj:

Pliaj informoj Blazono, Nomo ...
Remove ads

Komunumoj kunigoj kaj iamaj komunumoj de la distrikto Lebern

Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Niederwil estis integrita al la teritorio de la komunumo Riedholz.

Pliaj informoj Blazono, Nomo ...

Eksteraj ligiloj


Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads