Langendorf SO

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Langendorf SO
Remove ads

Langendorf estas urbo kaj komunumo en la distrikto Lebern en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 3 625 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

La mallongigo SO en Langendorf SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Langendorf.
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

Langendorf situas rekte nordokcidente de la kantonĉefurbo Soloturno en kaldrono, kiun trafluas la rojo Wildbach ĉe la suda deklivo de la monto Weissenstein, kiu apartenas al la Ĵurasa Montaro. La komunumo konsistas el la vilaĝo Langendorf kaj la kvartalo Rosegg, kiu tamen komplete kunkreskis kun la vilaĝo kaj kun la najbara urbo Soloturno kaj la komunumo Bellach. La plej alta punkto de la komunumo situas en la arbaro Fallerenhölzli sur alteco de 545 m s.m. en nordoriento de la komunumo. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,93 km², de kiuj 11% estas kovritaj de arbaro, 42% servas por agrikulturo kaj 47% por setlado.[1]

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Langendorf limas en nordo al Oberdorf, en oriento al Rüttenen, en sudo al Soloturno, kaj en okcidento al Bellach.

Trafiko

Tra la komunumo pasas de sudo al nordo la vojo de Soloturno tra Weissenstein-Pasejo al Gänsbrunnen kaj tute en sudo ĝi tuŝas la kantonan ĉefvojon n-ro 5 de Soloturno al Bielo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Soloturno al Moutier. Krome la komunumo estas konektita per buslinio al la loka transportreto de la urbo Soloturno.

Historio

La unua dokumenta mencio de Langendorf datiĝas el la jaro 1304 kiel Lengendorf. En Langendorf estis malkovritaj restaĵoj de romia bieno. Ĝis kiam en la jaro 1501 la urbo Soloturno transprenis la jurisdikcion pri Langendorf, tribunalestro estis la Abatejo Sankt-Ursern. Post la Kamparana Milito de 1513 la tribunalo estis translokigita de Langendorf al Oberdorf. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Langendorf apartenis al la Voktejo Fulmenthal.[2]

Remove ads

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads