Leono Zamenhof

pola kuracisto, ekzakte otorinolaringologo, kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Leono Zamenhof
Remove ads

Leono (ruse: Lev[1], pole: Leon) ZAMENHOF, (ps. Lozo, Zetel, Elzet,[2] naskiĝis la 19-an de oktobro[jul.]/ 31-an de oktobro 1875[greg.] en Varsovio, mortis la 7-an de februaro 1934 en Varsovio) estis frato de Zamenhof, kuracisto de malsanoj de gorĝo, oreloj kaj nazo, fake nomata otorinolaringologo. Li estis unue rusa ŝtatano, post la unua mondmilito civitano de la restarigita Dua Pola Respubliko.

Rapidaj faktoj Leon, Persona informo ...
Remove ads

Vivo

En 1905 Leono Zamenhof estis sendita al Manĉurio servi dum la rusa-japana milito kiel kuracisto. En 1906 li revenis al Varsovio kaj komencis regulan kuracistan praktikadon en hospitalo kaj private.

En 1909 li edziĝis al Leokadja Warszawska, kun kiu li havis du filinojn, Wanda (n. en 1910) kaj Irena (n. en 1915).[2]

Leon Zamenhof amplekse verkis fake, ekz. „Historio de medicino“ kun biografioj, aforismoj kaj anekdotoj (en pola lingvo).

Remove ads

Esperanta agado

Leon Zamenhof estis esperantisto ekde 1898. Li partoprenis en ĉiuj okazaĵoj de la loka Esperanto-movado kaj estis kunfondinto de la Esperanto-Societo „Konkordo“ en Varsovio. Dum kelka tempo li estis vicprezidanto de PES. Li estis membro de la Lingva Komitato kaj korespondanto de ĝia Akademio pri la pola lingvo, krome ĉefkunlaborinto de la kultura periodaĵo Literatura Mondo. Red. de „Pola Esperantisto“ de 1908-1913. Li verkis multajn originalajn poemojn. Kiel apartaj libroj eliris liaj tradukoj: „Aspazio“ de Aleksander Świętochowski [svjentoĥovski]; „Protesilas kaj Laodamia“ de Stanisław Wyspiański; „Mia Liro“ (kolekto) kaj aliaj.

Remove ads

Verkado

Ĵenja Amis verkis la teatraĵon nomatan 1910 por la 107-a UK en Montrealo en la jaro 2022.

Dum la verkado ŝi esploris en la arkivoj de EANA kaj trovis historian dokumenton en la ĵurnalo "The American Esperanto Journal". Temas pri la dua volumo de januaro, 1908, No 1 (13).

Temas pri kanto en valsa stilo; kaj tiu kanto estis la unua kiu estis eldonita en Ameriko. La Kanto estas nomata "Mi aŭdas vin" subtitolita "La unua kanto Esperanta eldonita en U. Ŝ.; muziko de Sro. Herbert Harris; Poemo de Dro. Leono Zamenhof. Facila por meza voĉo". Ĝi estis repremierita en la UK.

Mi aŭdas vin

En trankvileco reviganta
Kvazaŭ balzam' en kor' fluanta
Via parol' sanigas min
Mi aŭdas vin
Mi aŭdas vin
Per viaj sonoj dorlotita
Mi flugas kiel ensorchita
For de la tero, o diin'
Mi aŭdas vin
Mi aŭdas vin
Ke viaj sonoj tiel ĉarmaj
Sopirojn kvietigu larmajn
Kaj mi pacigu ĝis la fin'
Mi aŭdas vin
Mi aŭdas vin
Por viaj vortoj kante-dolĉaj
Por murmuretoj mire sorĉaj
Mi al turment' oferus min
Por aŭdi vin
Por aŭdi vin

Galerio

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads