Liberalitas Bavariae
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Liberalitas Bavariae, aŭ Liberalitas Bavarica, estas la plej grava moto de la loĝantoj de Bavario.
Signifo
La devizo estas latina kaj ampleksas tri aferojn:
- la libereco de Bavario
- la bavara grandanimeco
- la liberala sinteno de la bavaroj [1]
Bona resumo estus: "Mem vivi kaj lasi aliajn homojn ankaŭ vivi laŭ iliaj ideoj." (Lem und lem lossn.)
Historio
Sur la en 1733 konstruita portalo de la abateja Kirko Sankta Savinto en Polling legeblas Liberalitas Bavarica kiel dankesprimo pri la malavareco de la homoj kiuj ebligis la konstruon de la kirko. Ofte tio taksatas kiel origino de la esprimo "L.B." Sed en tiu ĉi kunteksto vere temas nur pri la mondonoj. [2] La moderna signifo nur estiĝis pli malfrue kaj estas ofte en uzo en la verkoj de Georg Lohmeier.
Remove ads
Piednotoj
Literaturo
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads