Liborius Hofmann
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Liborius HOFMANN ankaŭ: Liberius Hoffmann, Lyborius Hofmann (naskiĝinta ĉ. 1561 en Friedrichroda, mortinta la 5-an de aprilo 1599 en Düsseldorf) estis germana juristo.
Remove ads
Vivo
Estante filo de urbestro kaj komercisto li frekventis la lernejon en Gotao. En la 17.12.1578 li ekstudentis ĉe la Universitato de Altdorf en Altdorf apud Nürnberg,[1] antaŭ ol translokiĝi en la 11.10.1582 al la Universitato de Marburgo,[2]; en la somera semestro 1585 li troviĝis ĉe la universitato de Jena[3] kaj finfine, ekde la 24.11.1585 Hofmann studentis en Lutherstadt Wittenberg.[4] Tie ĉi li fariĝis ĉe Andreas von Rauchbar en la 9.2.1587 licenciulo pri juro.
En 1588 li sekvis vokon je orda profesoreco al Jena, kie li doktoriĝis en la 2.9.1588 kaj iĝis kortega tribunaladvokato. Lian nomon portas diversaj juraj traktaĵoj faritaj en la kadro docentada. Kelkajn verkojn li ne publikigis. Hofmann ja ankaŭ engaĝiĝis en organizaj taskoj. Kelkajn fojojn li estis dekano de la jura fakultato kaj en la somera semestro 1596 rektoro. Pro saneckialoj li iris al Düsseldorf, kie li mortis. En deponejo de la altlernejo de Jena konserviĝis portreto de li.
Remove ads
Privataĵoj
En la 23.9.1590 li edziĝis al Sibylla Mirus (1566-1633), filino de la teologo Martin Mirus. Inter infanoj iliaj konatas la filino Anna Margaretha Hoffmann (1591-1612) kiu edziniĝis en 1609 al Georg Mylius (1586-1637), filo de la teologo Georg Mylius. La filino Sibylle Hofmann nuptis ĉ. 1600 la komandoruja administranton Bernhard Hillard el Jena-Zwätzen. Nome konatan ankaŭ la filoj Otto Hofmann kaj Christoph Günther Hofmann.
Remove ads
Verkoj
- Diss. de successione intestati. Wittenberg 1587
- Diss. de usuris. Jena 1591
- Diss. de in jus vocatione. Jena 1591
- Diss. de postul. advoc. Jena 1591
- Diss. de arbitris. Jena 1591
- Diss de pactis. Jena 1591
- Disp. de justitia et jure. Jena 1591
- Diss. de jurisdictione et imperio. Jena 1591
- Disputationes semestres. Jena 1592
- Disputationes ... s. Praeparatoria judicorum complectentes. Jena 1592
Referencoj
Literaturo
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads