Liman
urbo en Ukrainio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Liman (ukraine Лиман) estas urbo en Donecka provinco, Ukrainio. Ĝia populacio estis 22 315 loĝantoj en 2015, en 2022 estis 20 066[1] kaj en 2023 restis ankoraŭ iom malpli ol 6 000.[2]
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Liman (stacidomo). |
Dum invado de Rusio en Ukrainion, fine de majo 2022 la urbo estis konkerita de rusiaj trupoj post kelktagaj bataloj ekster la urbo, kun uzo de artilerio. Dum ukraina kontraŭofensivo nord-oriente, ukrainaj trupoj atingis la urbon la 10-an de septembro, sed rusoj defendis sin. Post ĉirkaŭiro la ukrainaj militfortoj eniris la urbon la 1-an de oktobro.
Post ĉirkaŭ semajna elterigado de mortintoj, en amastomboj oni trovis 56 korpojn: 22 civilulojn kaj 34 soldatojn.
Remove ads
Referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads