Linea Societo de Londono

From Wikipedia, the free encyclopedia

Linea Societo de Londono
Remove ads

La Linea Societo de Londono aŭ en angla Linnean Society of London estas la unua kaj ĉefa societo en la mondo por la studo kaj disvastigo de taksonomio kaj natura historio. Ĝi publikigas zoologian akademian gazeton, same kiel botanikan kaj biologian gazetojn. Ĝi eldonas ankaŭ The Linnean, revuo pri historio de la societo kaj de taksonomio ĝenerale.

Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...

La Linnean Society, fondita en 1788, prenis sian nomon el la sveda naturalisto Karolo Lineo post lia ennobligo, nome Carl von Linné (de tie la literumado Linnean, ne "Linnaean"). La Societo estas bazita ĉe sidejo en Burlington House, Piccadilly, Londono. Individuaj membrokategorioj estas la jenaj: Studenta membro, Asocia membro kaj Kompleta membro.[1] Ĉiuj formoj de membreco postulas nominadon fare de almenaŭ du membroj kaj estas submetita al elekto. Membroj uzas la mallongigon FLS post siaj nomoj.

Remove ads

Kolektoj

La kolektoj de Lineo pri botaniko kaj zoologio estis aĉetitaj en 1783 de Siro James Edward Smith, nome la unua Prezidanto de la societo, kaj estas nune tenitaj en Londono fare de la societo. La kolektoj enhavas 14,000 plantojn, 158 fiŝojn, 1,564 konkojn, 3,198 insektojn, 1,600 librojn kaj 3,000 leterojn kaj dokumentojn. Ili povas esti viditaj laŭ rendevuo.

Ankaŭ la propra kolekto de Smith estas tenita de la Societo. Ĝi estis ciferecita de la Smith Herbarium Project ĉe la Naciaj Muzeoj de Liverpulo. Ĉirkaŭ 6,000 specimenoj estis purigitaj kaj riparitaj.

Remove ads

Notoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads