Listelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Listelo estas mallarĝa randa elstaraĵeto de arkitektura ornamaĵo aŭ de monero, medalo, kontrabaso, fungo (morkelo). La foldolistelo estas vergo, kiun oni enŝovas en foldojn de la apudaj tabuloj, anstataŭ „langon”.

Laŭ Francisko Azorín Listelo estas Mallarĝa elstara strio de konstruelemento, de modluro, de monero aŭ medalo.[1] Li indikas etimologion el la latina listellum. Kaj li aldonas la terminon polikliniko.[2] Per bildo li montras listelojn kiel tre fajnajn cirklojn en la bazo de kolono, inter astragalo kaj soklo kaj inter soklo kaj apofigo.
Jen diversaj esprimoj:
- alta listelo de meblo
- dent-listelo de antikvaj konstruaĵoj
- frotlistelo de ŝipo
- gvidlistelo de maŝino
- haltiga listelo de montgrimpa pioĉeto
- interetaĝa listelo
- kaŭĉuka listelo ĉe fervoja vagono
- kavlistelo ĉe konstruaĵoj
- kronlistelo ĉe konstruaĵoj
- ornama listelo ĉe motorciklo
- ovlistelo ĉe konstruaĵoj
Remove ads
Vidu ankaŭ
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
