Listen to Wikipedia

From Wikipedia, the free encyclopedia

Listen to Wikipedia
Remove ads

Listen to Wikipedia (esperante Aŭskultu Vikipedion), ankaŭ konata kiel L2WHatnote: Listen To Wikipedia, estas plurmedia vidilo disvolvita de Mahmoud Hashemi kaj Stephen LaPorte, kiu tradukas lastatempajn Vikipediajn redaktojn en montron de bildoj kaj sonoj. La malfermitkoda programaro kreas realtempan statistikan grafikon kun sono de kontribuoj al Vikipedio el la tuta mondo. Por plenumi tion, L2W uzas grafikan bibliotekon "D3.js".[1]

Rapidaj faktoj Permesilo, Retejo ...

La koncepto de "Listen to Wikipedia" baziĝas sur "BitListen", originale konata kiel "Listen to Bitcoin", aplikaĵo de Maximillian Laumeister.[2][3]

Remove ads

Prezento

Thumb
Listen to Wikipedia elmontrita en la Universitato de Virginio

Sonoj

Ĉiu redakto produktas orkestran sonon en la kvintona gamo.[4] La sonorilaj sonoj de celesto respondas al aldonoj de enhavo al Vikipedio, kaj la kordoj de klavikordo montras malfarojn. La tonalto estas inverse proporcia al la grandeco de la redakto (ju pli malgrandaj la redaktoj des pli altaj la tonaltoj).[5] Nove registritaj vikipediistoj estas bonvenigataj de violona akordo.[6]

Bildoj

Ĉiu redakto kreas cirklon de unu el la tri koloroj: blanka por registritaj uzantoj, verda por neregistritaj uzantoj, kaj viola por robotoj. La grandeco de cirklo estas proporcia al la grandeco de redakto (ju pli grandaj la redaktoj des pli grandaj la cirkloj).[3] Alklaki la montritan tekston malfermos novan paĝon en la retumilo de la uzanto, kiu montros la revizion.

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Fonto

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads