Liverpool

Urbego en Nordokcidenta Britujo From Wikipedia, the free encyclopedia

Liverpool
Remove ads

Liverpool (pron. /ˈlɪvəˌpul/) (Liverpolo (PIV2002) aŭ Liverpulo, ambaŭ oftas en Esperanto) La lageto de vivo estas kaj urbego kaj metropola distrikto en Nordokcidenta Anglio. La urbo estas regata per la magistrato, unu de kvin en la metropola graflando de Merseyside. La loĝantaro de la en 2003 estis distrikta 441,477 kaj tiu de la municipo de Merseyside estas 1,362,026. Kvankam ĝi perdis la plejparton de ĝia industrio, Liverpulo ankoraŭ estas monde fama havenurbo. La du internacie famaj futbalaj teamoj, Everton F.C. kaj Liverpool F.C. havas siajn domojn ĉi tie kaj dum la jaro 2008 la urbo gastigis titolon de la Eŭropa Kultura Ĉefurbo. Ĝi estas unu de la kernaj urboj de Anglio.

Thumb
Rapidaj faktoj urbo, Administrado ...
Thumb
urbocentra silueto de Liverpool, kiel vidata de la Rivero Mersey. (detale)
Rapidaj faktoj Geografio, Demografio ...

Liverpool situas apud la orienta bordo de la Rivero Mersey, kiu alvenas al la Irlanda Maro. La enurba areo vastiĝas al la urbetoj de Bootle kaj Crosby en Sefton, kaj Huyton kaj Prescot en Knowsley. Ĝi Alfrontas Wallasey kaj Birkenhead trans la Rivero Mersey.

Remove ads

Historio

En 1190 la loko estis konita kiel 'Liuerpul', kiu signifas lageto aŭ rivero kiu havas kotakvon . Aliaj sugestoj por la nomo inkluzivas 'elverpool', kiu venas de la praangla vorto ‘eel’ ĉar estas multe da angiloj en la Rivero Mersey.

La originoj de la urbo kutime datiĝas de Aŭgusto 1207 kiam Reĝo John sendis leteron kiu invitis setlantojn vivi en la nova graflando, Liverpool. Oni kredas ke la reĝo volis havenon en la distrikto, kiun la Grafo de Chester ne regis.

De 1995 ĝis 1998 okazis la striko de la Liverpulaj dokistoj.

Remove ads

Vidindaĵoj

Servoj

Kulturo

Thumb
"La Filoj de Liverpool", The Beatles.

La loĝantoj de Liverpool nomiĝas "Liverpudlians" kaj ilia kromnomo estas "Scousers" kaj ilia akcento kaj dialekto ankaŭ nomiĝas Scouse. Ili estas tre malsamaj de siaj aliaj landanoj kaj estas famaj por sia bonega humuro.

Liverpool havas multe da artgalerioj, inkluzive la Walker Artgalerio kaj Sudley Domo, kiu enhavas alian egan pentraĵaron de antaŭ la 20-a jarcento. La Tate Liverpool galerio havas la modernartaron de la Tate de norda Anglio. La Liverpool Biennial estas artfestivalo gastata ĉiun duan jaron. Ĝi ĝenerale daŭras de meza septembro ĝis malfrua novembro kaj inkluzivas tri principajn sekciojn; Internacia, Sendependa kaj Novaj Samtempuloj, kvankam multe da marĝenaj eventoj okazas samtempe.

La Universitato de Liverpolo havas vastan gamon da studoj kaj esplorado en la temoj de scienco kaj arto, kaj ĝi havas grandan medicinan fakultaton, kiu estas ligita al la najbara hospitalo, la Royal Liverpool University Hospital. Pli ol 23 000 studentoj estas registritaj en la universitato, kaj preskaŭ 18 000 studentoj studas tie en ajna momento.

Remove ads

Filmoj faritaj en Liverpool

  • La Magneto (1950) filmita en New Brighton kaj Liverpool
  • Fortega Ludejo Violent Playground (1958)
  • Pramo Trans La Mersey Ferry 'Cross The Mersey (1965) Gerry & The Pacemakers
  • Gumŝuo (1972)
  • Letero al Brezhnev (1985).
  • Malproksimaj Voĉoj, Malmovaj Vivoj Distant Voices, Still Lives (1988)
  • Dancanta Trans la Mallumo (1990)
  • La Longa Tago Fermiĝas (1992)
  • Tri Negocistoj (1999)
  • Liam (2000)
  • Malŝargeganta! Going Off Big Time (2000)
  • La Tragedio de la Venĝanto Revengers Tragedy (2002)
  • La 51-a Stato (2002)
Remove ads

Rilatoj al Esperanto

En la urbo funkcias Liverpula Esperanto-rondo,[2] kaj ĝi estas la geografia centro de la regiona Nordokcidenta Esperanto-Federacio de la Esperanto-Asocio de Britio.

Bildgalerio

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads