Logaritma integrala funkcio
la integralo de 1∕㏑(𝑥) From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
En matematiko, la logaritma integrala funkcio aŭ integrala logaritmo li(x) estas speciala funkcio.

Difino
La logaritma integralo havas integrala prezento difinita por ĉiuj pozitivaj reelaj nombroj per la difinita integralo:
Ĉi tie, ln estas la natura logaritmo. La funkcio 1/ln (t) havas specialaĵon je t=1, kaj la integralo por x>1 estas interpretita kiel koŝia ĉefa valoro:
Remove ads
Kompensita logaritma integralo
La kompensita logaritma integralo aŭ eŭlera logaritma integralo estas difinita kiel
Avantaĝo de ĉi tiu varianto estas je evito de la specialaĵo en domajno de la integralado.
Interligo inter la du funkcioj estas
Remove ads
Seria prezento
La funkcio li(x) estas rilatanta al la integrala eksponenta funkcio Ei(x) kiel
- li(x) = Ei(ln(x))
kiu estas valida por x>1. Ĉi tiu idento provizas serian prezenton de li(x) kiel
- por u≠0
kie γ ≈ 0,577215664901532... estas la konstanto de Eŭlero-Mascheroni. Pli rapide konverĝa serio (de Srinivasa Aiyangar Ramanujan) estas
Remove ads
Specialaj valoroj
La funkcio li(x) havas solan pozitivan nulon, ĝi okazas je x ≈ 1,4513692348 ..., ĉi tiu nombro estas la konstanto de Ramanujan-Soldner.
La valoro li(2) estas kie estas la neplena γ funkcio. Ĝi devas esti komprenita kiel la koŝia ĉefa valoro de la funkcio.
- li(2) ≈ 1,045163 780117 492784 844588 889194 613136 522615 578151 ...
Remove ads
Asimptota elvolvaĵo
La asimptota konduto por x → ∞ estas
kie O estas la granda O. La plena asimptota elvolvaĵo estas
aŭ
Notu, ke kiel asimptota elvolvaĵo, ĉi tiu serio estas malkonverĝa serio, ĝi estas modera proksimumado nur se la serio estas sumigata je finia kvanto de eroj, kaj nur por grandaj valoroj de x. Ĉi tiu elvolvaĵo sekvas rekte de la asimptota elvolvaĵo por la integrala eksponenta funkcio.
Remove ads
Nombroteoria uzo
La logaritma integralo estas grava en nombroteorio, aperante en pritaksoj de kvanto de primoj malpli grandaj ol donita valoro. La primaj teoremaj statas ke:
kie π(x) estas la primo-kalkulanta funkcio - kvanto de primoj pli malgrandaj ol aŭ egalaj al x.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
- Milton Abramowitz kaj Irene A. Stegun. Gvidlibro de matematikaj funkcioj kun formuloj, grafikaĵoj kaj matematikaj tabeloj Novjorko: Dover, 1972. (Vidu en ĉapitro 5)
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads