Primo

pozitiva entjero kun precize 2 pozitivaj entjeraj divizoroj From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Primo (laŭ la latina vorto baze samsenca kun la Esperanta "unua": primum en gramatike neŭtra genro, primus en vira kaj prima en ina genro,) havas plurajn diversfakajn sencojn en Esperanto:

  1. Pozitiva entjero, kiu havas precize du pozitivajn divizorojn, t.e. ne estas produto de malsamaj pozitivaj entjeroj krom 1 kaj si mem:[1] la unuaj primoj estas 2, 3, 5, 7, 11, …; la entjeroj 1, 4, 6, 8, 9, 10,... ne estas primaj. Pozitiva entjero, kiu ne estas primo, nomiĝas komponita nombro).
  2.  en faka lingvaĵo de kristanismo estas diservo, kanonika horo (je la 6-a horo matene).[2]
  3. en faka sporta lingvaĵo estas la unua pozicio en skermado.[3]
  4. Aldone, en faka muzika lingvaĵo, primo estas sinonimo por neologisma "pure Esperanteca" termino unuto.
Klasifiko de entjeroj laŭ dividebleco
Formoj de faktorado:
Primo
Komponita nombro
Pova nombro
Kvadrato-libera entjero
Aĥila nombro
Nombroj kun limigitaj sumoj de divizoroj:
Perfekta nombro
Preskaŭ perfekta nombro
Kvazaŭperfekta nombro
Multiplika perfekta nombro
Hiperperfekta nombro
Unuargumenta perfekta nombro
Duonperfekta nombro
Primitiva duonperfekta nombro
Praktika nombro
Nombroj kun multaj divizoroj:
Abunda nombro
Alte abunda nombro
Superabunda nombro
Kolose abunda nombro
Altkomponita nombro
Supera altkomponita nombro
Aliaj:
Manka nombro
Bizara nombro
Amikaj nombroj
Kompleza nombro
Societema nombro
Nura nombro
Sublima nombro
Harmondivizora nombro
Malluksa nombro
Egalcifera nombro
Ekstravaganca nombro
Vidu ankaŭ:
Divizora funkcio
Divizoro
Prima faktoro
Faktorado

Pri la unua, fake matematika signifo ankoraŭ iom da detaloj:

La pozitiva entjero "primo", kiu ne estas produto de du aliaj pozitivaj entjeroj, sekve dividiĝas nur per si kaj per 1.

Ekzemple, 12 dividiĝas je 1, 2, 3, 4, 6, 12 (kiuj estas la divizoroj de 12), sed 17 dividiĝas nur je 1 kaj 17. Sekve la nombro 17 estas primo, sed la nombro 12 ne estas primo, sed komponita nombro.

Ĉiu primo pli granda ol 3 estas de formo por iu natura nombro n.

Ĉi tie estas la tabelo de ĉiuj primaj nombroj ĝis 1000:

-23571113171923
29313741434753596167
717379838997101103107109
113127131137139149151157163167
173179181191193197199211223227
229233239241251257263269271277
281283293307311313317331337347
349353359367373379383389397401
409419421431433439443449457461
463467479487491499503509521523
541547557563569571577587593599
601607613617619631641643647653
659661673677683691701709719727
733739743751757761769773787797
809811821823827829839853857859
863877881883887907911919929937
941947953967971977983991997-
Remove ads

Listo de la historie plej grandaj konataj primoj

La plej granda konata primo estis preskaŭ ĉiam primo de Mersenne, do primo de la formo , ĉar por tiaj nombroj estas aplikebla la primec-test-maniero laŭ Lucas-Lehmer (en:Lucas–Lehmer primality test), kiu liveras relative rapide decidon, ĉu la esplorenda nombro estas primo aŭ ĉu ne. La interrete distribuite organizata projekto GIMPS (angle mallonge por Great Internet Mersenne Primes Search) serĉadas sistemece por pluaj tre grandaj primoj de Mersenne. Tiel kaj tial lasttempe la plej grandaj primoj estas primoj de Mersenne.

Pliaj informoj Nombro, Kvanto de dekumaj ciferoj ...
Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads