Usona Nacia Laboratorio Los Alamos

esplora laboratorio en Nov-Meksiko From Wikipedia, the free encyclopedia

Usona Nacia Laboratorio Los Alamos
Remove ads

La Usona Nacia Laboratorio Los Alamos (mallongigite Los Alamos respektive Los ÁlamosLANL por "Los Alamos Nacia Laboratorio") estas nacia laboratorio de la Usona Departemento pri Energio komence organizita dum la Dua Mondmilito por la desegno de nuklea armilo kiel parto de la projekto Manhattan. Ĝi situas mallongan distancon nordokcidente de Santa Fe, Nov-Meksiko en la sudokcidenta Usono.

Thumb
la departementa emblemo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Los Álamos (stacidomo).
Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...

Los Alamos estis elektita kiel la plej sekreta loko por projektado de atombombo fine de 1942, kaj oficiale estis komisiita la sekvan jaron, sub la administrado de la Universitato de Kalifornio en Berkelio. Tiutempe ĝi estis konata kiel projekto Y kaj estis la centro por dezajno de armiloj kaj ĝenerala kunordigo. Aliaj laboratorioj, hodiaŭ konataj kiel "Nacia Laboratorio Oak Ridge" kaj "Hanford", koncentriĝis pri la produktado de uranio kaj plutonio por la celataj bomboj. Los Alamos estis la koro de la projekto, kolektante sub la gvido de Robert Oppenheimer kelkajn el la plej famaj sciencistoj de la mondo, inter ili multnombrajn Nobel-premiitojn - ekzemple Hans Albrecht Bethe kaj Niels Bohr.


Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads