Lubumbashi

urbo en la Demokratia Respubliko Kongo From Wikipedia, the free encyclopedia

Lubumbashi
Remove ads

LubumbaŝoLubumbashi estas milionurbo, provinca ĉefurbo kaj universitata urbo en la mineralriĉa plej suda provinco Supra Katango de la Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio), en la tiel nomata kupro-zono, kun kupraj kaj uraniaj ercoj. Dum dominado de belgoj la oficialaj loknomoj estis Élisabethville kaj Elisabethstad.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Bazaj informoj

Thumb
Preĝejo en Lubumbashi
Thumb
Banko en Lubumbashi

Geografio

Lubumbashi troviĝas en suda parto de la lando proksime de Zambio.

Historio

Belgoj fondis Élisabethville-on en 1910. La urbo prosperis pro la riĉa kuprominado. En 1941 strikookazis. En 1955 universitato fondiĝis. Élisabethville funkciis, kiel ĉefurbo de la tiam memproklamita sendependa ŝtato Katango dum la sanga interna milito inter 1960-1963. En 1997 la urbo denova travivis pli novan internan militon.

Ekonomio

Lubumbashi estas grava komerca kaj industria centro. Oni okupiĝas pri teksaĵoj, nutraĵoj, sed la plej grava estas la peza industrio (minado kaj fandado).

Servoj

Trafiko

Lubumbashi situas ĉe kruciĝo de trajnoj. La urbo havas ankaŭ internacian flughavenon.

Klimato

En Lubumbashi la averaĝa temperaturo varias inter 18 kaj 25 °C. La varmo kulminas en septembro, malkulminas en junio. Jare pluvas po 1240 mm. Inter majo-septembro neniam aŭ apenaŭ pluvas. La pluvo kulminas inter decembro-februaro.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Esperantistoj

Vidu ankaŭ

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads