Luciano

helena verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Luciano
Remove ads

Luciano de Samosato (greke Λουκιανὸς ὁ Σαμοσατεύς, latine Lucianus Samosatensis; n. 125 – m. 180), aŭ simple Luciano[1]Lukiano[2], estis konata asiria verkisto de satiroj, filozofo epikura kaj komediisto, kiu verkis en la greka lingvo. Luciano naskiĝis en Samosato, kie hodiaŭ estas Turkujo, sed tiame ĝi estis romia provinco.

Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...

Li estas konata pro sia spirita kaj mokema stilo. Inter liaj plej konataj verkaĵoj, estas: Vera historio (eble la unua verkaĵo sciencfikcia en la historio), Aleksandro la profetaĵvendisto, La morto de Peregrino, Vendado de kredoj, Dialogoj inter la dioj, kaj Dialogoj de la mortuloj.

Luciano admiris Epikuron kaj liajn verkaĵojn. Lia kritiko de Aleksandro la fraŭda profeto enhavas la laŭdon jenan al la Precipaj Doktrinoj de lia filozofo preferita:

Citaĵo
 Kiajn benojn tiu libro kreas por siaj legantoj kaj kian pacon, trankvilecon, kaj liberon ĝi produktas en ili, liberigante ilin de la teruroj kaj aspektoj kaj aŭguroj, de la vantaj esperoj kaj la ekstravagancaj deziregoj, evoluigante en ili inteligenton kaj veron, kaj vere purigante ilian komprenon, ne kun torĉoj kaj aliaj malsaĝecaĵoj, sed kun klara pensado, vereco kaj malkaŝemo. 
Remove ads

Verkaro kaj stilo

Kvankam lia origina lingvo estis la aramea, li verkis en la greka.

Thumb
El la verko "Opera omnia" ("Verko kompleta"), eldonita en 1743 fare de Jacobus Wetstein (1693-1754).

Li provis pri diversaj verkstiloj, sed fine inventis la humuran dialogan stilon - inter filozofia dialogo kaj komedio. Kvankam iuj el ili eble ne estas originalaj, li lasis pli ol okdek verkojn atribuitajn al li, el kiuj la plej gravaj estas: "Dialogoj de la dioj" kaj "Dialogoj de la mortintoj". Lia ĉefrolulo Manipus supreniras al la ĉielo kaj renkontas la dion Zeŭso, kiu ricevas helpopetojn de la tuta mondo sed ne scias kiun helpi unue.

Luciano mokis la diojn pro ilia neekzistado, la riĉulojn pro ilia avareco kaj la malriĉulojn pro ilia ĵaluzo. Kvankam li ankaŭ mokis la filozofojn, li adoris Epikuron kaj skribis pri li: “Ĉi tiuj estas la benoj kaj trankvileco, kiujn Epikuro donas al siaj legantoj; Li liberigas ilin de timo kaj espero, kaj disvolvas inter ili la veron kaj racion". Luciano malŝatis iun supernaturan kredon kaj ne havis simpation por la religiaj tendencoj de sia tempo.

Luciano verkis pri vojaĝoj al la luno kaj la planedo Venuso, la vivo en la spaco kaj militoj inter la steloj, do oni povas nomi lin: "La patro de sciencfikcio". En lia verko Philopseudeis ("Amo al Mensogoj") estas la rakonto konsiderata originala pri la metilernanto magiista de Goethe.

Kolekto de liaj verkoj eldoniĝis unue en Florenco en 1499. Interalie li influis Cyrano de Bergerac, kiu verkis la romanon "Ŝtatoj kaj Imperioj sur la Luno" kaj Voltero, kiu verkis la rakonton "MicroMegas".

Remove ads

En Esperanto aperis

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads